El Popola Ĉinio>头条新闻>

Unua fojo en la historio: Kim Jong-un revuis la honoran gvardion de la tri armeoj de Korea Respubliko

| 2018-04-28
Bookmark and Share


    La 27-an de aprilo, en Panmunĵono ĉe landlimo inter la Korea Popoldemokratia Respubliko (KPDR) kaj Korea Respubliko, Kim Jong-un, la plej supera gvidanto de KPDR, akompanata de Moon Jae-in, prezidento de Korea Respubliko, revuis la honoran gvardion de la tri armeoj de Korea Respubliko. Tio estas la unua fojo, ke la plej supera gvidanto de KPDR revuis armeojn de Korea Respubliko. 




    La Ministerio pri Nacia Defendo de Korea Respubliko konstatis en la 25-a de aprilo, ke por montri altnorman akcepton kaj reciprokan respekton, la revuo estos farita laŭ militaj etiketoj, bazite sur historiaj originoj, internaciaj kutimoj kaj rilataj spertoj.




    Korea Respubliko aldonis, ke pro limigo de spaco, la ĉi-foja revuo estas simpla kaj malgrandskala. Krome, konsiderante la specialajn rilatojn inter la du flankoj, ne okazis hisado de nacia flago kaj ludado de nacia himno.


Kim Dae-jung revuis la honoran gvardion de armeoj de KPDR en 2000.


    Laŭ la ĵurnalo de Korea Respubliko JoongAng Ilbo, la plej superaj gvidantoj de du flankoj reciproke revuis honoran gvardion de la alia, tio havas grandegan signifon por la rilatoj inter ambaŭ landoj. 


Roh Moo-hyun revuis la honoran gvardion de armeoj de KPDR en 2007.


    Direktoro de strategia centro por reunuigo de Ŝtata Instituto pri Strategio de Korea Respubliko rimarkigis, ke laŭ la rilata interkonsento, subskribita de Korea Respubliko kaj KPDR en 1992, du flankoj reciproke agnoskas la reĝimon de la alia. La ĉi-foja revuo ĝuste estis aranĝita laŭ la enhavo de ĉi-tiu interkonsento.


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments