Usonaj arbitraj decidoj damaĝas Ĉinion

| 2018-04-28
Bookmark and Share

    Rilatoj inter Ĉinio kaj Usono malboniĝis dum la lastaj semajnoj, unue pro la decido de usona prezidento Donald Trump efektivigi doganpunon pri importado de ŝtalo kaj aluminiaj produktoj, sekve, pro decido de usona justico monpuni la ĉinan firmaon ZTE kaj malpermesi al usonaj icaj firmaoj vendi produktojn kaj teknikojn al ĝi.



    Reage al la doganpuno, kiu kaŭzas malprofiton al Ĉinio, la ĉina registaro decidis altigi impostojn pri kelkaj usonaj produktoj kaj pristudas altigi imposton ankaŭ pri importado de sojo el Usono. Brazilo estas grava eksportanto de sojo kaj ŝtalo, kaj pro tio ĝi fojfoje ankaŭ havas problemojn kun Usono pro ĝia protektisma tendenco en tiuj kampoj, kaj estas nature ke tiuj novaĵoj forte eĥas en Brazilo.


    Mi unue volas rakonti pri sperto mia antaŭ longa tempo, kiam mi, tiam studento pri fiziko, vizitis Departementon pri Altnivela Vakuo de la Nacia Laboratorio pri Sinkrotrona Lumo, en Brazilo. Sciencisto kiu respondecas pri la vakua sistemo de la nura partikla akcelilo de Sud-Ameriko rakontis al ni, ke iam li disvolvis kunlaboran projekton kun usona laboratorio, kaj finfine brazilanoj devis fabriki pecojn por usona akcelilo. La laboratorio en Usono sendis al ili la materialojn, sed la ŝtalo estis netaŭga por tia uzo, kaj finfine ili rezignis pri la uzo de usona ŝtalo kaj faris ĉion per brazila ŝtalo.


    Tio okazis ĝuste en epoko kiam Usono, tiam gvidata de prezidento George W. Bush, de la sama partio de Trump, baris importadon de brazila ŝtalo. Nun, post longa tempo, Brazilo kaj Ĉinio denove kontraŭbatalas saman problemon de antaŭ pli ol jardeko. Ĉina prezidento Xi Jinping, siavice, insistas en la avantaĝoj de libera komerco kaj kunlaboroj inter landoj, kaj tiel li sin montras kiel homo, kiu kapablas antaŭvidi la estontecon: industrio evoluas al alt-tekniko, kaj en tiu kampo du landoj ne povas produkti ekzakte la samajn produktojn, sekve estas pli bone ke ili faru interŝanĝojn por profito de ambaŭ flankoj.


    Ŝtalo ne estas alt-teknika produkto, sed ankaŭ ĝi estas bona ekzemplo de tio: ekzistas diverstipaj ŝtaloj, ĉiu por malsama uzo: ŝtalo por konstruado de ŝipoj, de aviadiloj, de militveturiloj, de konstruaĵoj, ktp. Brazilo produktas sufiĉe da ŝtalo por ne bezoni importi ĝin de Ĉinio, sed tion faras, ĉar por kelkaj specifaj uzoj ĉina ŝtalo estas pli konvena, pro kosto, kvalito aŭ alia kialo. Ankaŭ Ĉinio importas brazilan ŝtalon kaj ambaŭ landoj profitas de tio. Kiam Usono decidas simple malfaciligi importadon por protekti sian propran industrion, ĝi fakte kaŭzas damaĝon al si mem. Post iom da tempo Bush tion konstatis kaj remalfermis usonan merkaton al importita ŝtalo, kaj espereble Trump baldaŭ konstatos la saman aferon.


    Ankaŭ diversfoje Brazilo havis problemojn por eksporti agrikulturajn produktojn al Usono, kiu de tempo al tempo adoptas protektismajn regulojn en tiu kampo. Ĉifoje, tamen, la monda merkato pri sojo atentas pri la ebla altigo de ĉina imposto pri importado de usona sojo, kiu povas draste ŝanĝi la dinamikon de sojkomerco, ĉar Ĉinio estas ĝia ĉefa importanto kaj 34% de la sojo importita de Ĉinio venas el Usono. Brazilo, kiu nuntempe vendas al Ĉinio 70% de sia eksportata sojo, ne kapablas sufiĉe kreskigi sian produktadon por plenumi la ĉinajn bezonojn, kaj cetere brazilaj sojfarmistoj timas esti tre dependaj de unuopa lando: “Kio okazos, se poste Usono kaj Ĉinio atingos interkonsenton? Ni devas laŭeble diversigi niajn klientojn”, deklaris brazila sojfarmisto José Sismeiro.


    Usona misagado en komerco, tamen, ne estas motivita nur de protektismaj kialoj, nek temas nur pri malaltteknikaj materialoj: la malpermeso al usonaj firmaoj pri alttekniko eksporti siajn produktojn al la ĉina firmao ZTE estas motivita de la fakto, ke ĝi eksportas poŝtelefonojn al Irano.


 


    Tio estas tipe usona agado: antaŭ longa tempo brazila aviada firmao Embraer estis negocanta eksportadon de aviadiloj al Kubo, kiam Usono reagis per la minaco malpermesi eksportadon al Brazilo de kelkaj usonaj aparatoj kaj softvaroj uzataj en la navigsistemo de aviadiloj de Embraer, kaj ĝi devis rezigni pri tiu eksportado. Esplorante pri la nuna aviadilaro de la kuba firmao Cubana de Aviación, mi konstatis, ke ili estas konstruitaj de la firmaoj Antonov, Tupolev kaj Ilyushin, fonditaj en Sovetio, kies aviadiloj tute ne dependas de usonaj aparatoj. Nuntempe Cubana de Aviación ankaŭ havas kelkajn aviadilojn ATR, fabrikitaj de franc-itala firmao kiu ŝajne importas kelkajn aparatojn el Usono, sed kapablas anstataŭi ilin de aliaj produktitaj en Eŭropo, sekve Usono ne provis bari la negocon (oportune, UN ĉiujare kondamnas usonan embargon kontraŭ Kubo).


    Jen grava averto al ĉinaj firmaoj: ili ne povas esti dependaj de usonaj aparatoj kaj teknikoj. ATR povas eĉ uzi usonajn produktojn en konstruado de siaj aviadiloj, sed havas alternativojn en la eŭropa merkato, kaj pro tio Usono neniam provis . Lando devas memstare disvolvi ĉiujn teknikojn kiujn ĝi bezonas por sia disvolvo, aĉeti eksterlande devas esti opcio, ne nepra bezono.


    Alia atentinda punkto estas tio, ke lastatempe kelkaj amaskomunikiloj diskonigis informojn pri tio, ke usona registaro suspektas ke la ĉinaj kompanioj Huawei kaj DJI uzas siajn produkojn por spioni usonajn civitanojn kaj teritorion. Tio eble indikas, ke tiuj firmaoj povas esti la sekvaj viktimoj de usona protektisma agado. Kion diri pri usonaj poŝtelefonoj kaj softvaroj en Ĉinio? Estus facile por Ĉinio malpermesi ilin en ĉina teritorio surbaze de tiu sama preteksto, sed ĉu tio estas dezirinda? Usona unuflankismo neniel kontribuas por plibonigo de la situacio, ĉar nur per dialogo ambaŭ flankoj povos trovi la vojon de prospera kunlaboro por komuna profito.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments