El Popola Ĉinio>头条新闻>

Domingo starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio

| 2018-05-02
Bookmark and Share


    La 1-an de majo, Wang Yi, ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio, kaj Miguel Vargas Maldonado, ministro pri eksterlandaj aferoj de Domingo, subskribis komunan komunikaĵon en Pekino. Tuj post la subskribo ambaŭ flankoj reciproke agnoskis kaj starigis diplomatiajn rilatojn je ambasadora nivelo. 



    Vespere de la 30-a de aprilo, la registaro de Domingo deklaris, ke la lando starigos diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. Domingo agnoskas, ke en la mondo estas nur unu Ĉinio, kaj Taiwan estas nedisigebla parto de la ĉina teritorio. 


    Dum multaj jaroj, la industria rondo de Domingo persiste alvokis firmigon de la rilatoj kun Ĉinio en diplomatia kaj komerca kampoj. Nun Ĉinio estas la dua plej granda eksportanto al Domingo, kaj post la estigo de la diplomatiaj rilatoj, komercado inter ambaŭ landoj certe pli vigliĝos kaj la politikoj pri eksteraj rilatoj de Domingo eniros novan epokon.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments