El Popola Ĉinio>头条新闻>

Mike Pompeo oficiale fariĝis ŝtata sekretario de Usono

| 2018-05-03
Bookmark and Share


    La 2-an de majo en Vaŝingtono, Mike Pompeo oficiale fariĝis ŝtata sekretario de Usono, sub la atesto de usona prezidento Trump. En la sekva prelego, Pompeo diris, ke Usono, se necese, plenumos "sencedajn politikojn diplomatiajn" por prioritate gardi la interesojn de Usono.



    Pri la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo, Pompeo diris, ke oni ankoraŭ ne povas scii kia la fino estos, sed, "nun ja estas tempo por tute solvi la problemon".



    Trump ĉeestis la ŝtatsekretariiĝan ceremonion de Pompeo kaj prelegis. Tio estas la unua fojo, ke Trump vizitis la Ŝtatan Departementon de Usono post sia prezidentiĝo. Trump esprimis al Pompeo sian "absolutan konfidon" kaj fieron pri li.


    Antaŭ la oficiala ŝtatsekretariiĝo, Pompeo vizitis Saud-Arabion, Israelon kaj Jordanion inter la 28-a kaj la 30-a de aprilo.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments