La muzika “Zono kaj Vojo”

| 2018-05-03
Bookmark and Share

de Rafael Henrique Zerbetto


    Fine de marto mi vojaĝis al sudĉina urbego Shenzhen, en la provinco Guangdong. Ĝi estas nova urbo, fondita antaŭ malpli ol 40 jaroj, kiu fariĝas pli kaj pli konata kiel sidejo de grandaj ĉinaj firmaoj kiel Huawei kaj DJI, tamen ĝi ankaŭ estas konata pro tio, ke ĝi estas hejmloko de multaj ĉinaj talentaj muzikistoj, inter ili la famaj pianistoj Jie Chen kaj Xu Qi. Ĉijare la urbo gastigis la duan Internacian Muzikan Konkurson La Zono kaj Vojo, al kiu estis invititaj pli ol 16 elstaraj muzikistaroj kaj 700 mondfamaj muzikistoj el 40 landoj kaj regionoj.


Inaŭguro de la festivalo


    La malferma koncerto, sub la gvido de la muzikestroj Zhang Guoyong kaj Lin Daye, estis prezentata de internacia orkestro speciale kreita por la festivalo. Pluraj talentaj artistoj el Ĉinio kaj eksterlando sin prezentis kiel solistoj kaj la repertuaro spegulis la kulturan heredaĵon de la Silka Vojo.


    La partopreno de argentina prezidento Mauricio Macri en lastjara Forumo pri Internacia Kunlaboro de La Zono kaj Vojo, en Pekino, kaj la okazigo de ĉijara kunveno inter Ĉinio kaj CELAC (Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj), kiam speciala deklaro pri La Zono kaj Vojo estis aprobita, estas klaraj indikoj de alproksimiĝo de Latin-Ameriko al la iniciato La Zono kaj Vojo, kaj en muziko tiu alproksimiĝo montriĝis en la koncerto per ludado de tangoj de Astor Piazzolla kun la fama argentina bandoniisto Walter Rios kiel solisto. Laŭ Han Wang Xi, direktoro de la Informa Oficejo de Shenzhena Registaro, brazila muzikisto estas atendata por la venontjara festivalo.


La fama argentina bandoniisto Walter Rios sin prezentas kun la orkestro de la festivalo


    Ankaŭ klasika muziko verkita de ĉinaj muzikverkistoj kiel Zhou Xueshi  kaj Ying Jiang , estis ludata en tiu koncerto, kiu ankaŭ havis prezentojn de ujgura kaj taĝika muzikoj ludataj de artistoj el la aŭtonoma regiono Xinjiang, en nordorienta Ĉinio. Muzikistoj de Ĉina Nacia Tradicia Orkestro ludis tradiciajn ĉinajn muzikilojn kune kun la orkestro, tiel kunkreante belegan muzilon kiu rezultas de miksiĝo de tiuj du malsamaj muzikaj tradicioj. Stimuli la dialogon inter okcidenta kaj ĉina tradicia muziko estas unu el la celoj de la festivalo.


    Shenzhen mem rezultas de kultura miksado: ĝia rapidega kresko rezultas de migrado el pluraj regionoj de Ĉinio kaj ĝia unika etoso ŝajne estas la motoro de la noviga kapablo de tiu urbo. Tio igas ĝin tre taŭga loko por ke novaj muzikistoj komencu siajn karierojn, kaj Shangwen Liao estas bona ekzemplo de tio: naskiĝinta en Xiamen, en la najbara provinco Fujian, li komencis lerni violonĉelon en Xiamena Muziklernejo, sed baldaŭ transloĝiĝis al Shenzhen por studi en Shenzhena Arta Lernejo. Nuntempe li studas en la prestiĝa lernejo Juilliard, en Novjorko.


Malantaŭ la scenejo, mi intervjuas la baritonon Wang Yunpeng


    Ĉe la enirejo de Shenzhen Koncerthalo estas du muzikilvendejoj, kiuj atestas la amon de loka popolo al muziko: unu estas violona vendejo kaj riparejo, kaj la alia estas granda pianovendejo de la fama marko Steinway & Sons. Piano estas la plej populara muzikilo en Shenzhen: laŭ loka registaro, tie troviĝas ĉirkaŭ 400 mil pianoj, pli ol 6 mil pian-instruistoj kaj 300 mil junaj pian-lernantoj.


    Kial piano estas tiom populara en Shenzhen? Laŭ lokaj pianistoj Pan Linzi kaj Dong Feifei, grava kialo estas tio, ke tie troviĝas multaj bonegaj pian-instruistoj. Alia kialo estas la etoso: plejmulto de la loka junularo komencis lerni muzikon jam en infaneco kaj muziko estas parto de ilia ĉiutaga vivo. Multaj gepatroj kuraĝigas siajn infanojn lerni pianludadon ĉar tio estas bona ekzerco por la cerbo. Feifei ankaŭ menciis la fakton, ke multaj junaj pianlernantoj en Ĉinio admiregas la faman pianiston Lang Lang kaj volas esti kiel li. Lang Lang estas unu el la elstaraj pianistoj kiuj ludas nur Steinway-pianojn, kaj ŝajne tio klarigas kial tiu marko estas tiom populara en Shenzhen.


    Malgraŭ la amo de loka popolo al pianoj, mankis piano sur la podio dum la malferma koncerto. Ĝi tamen estis la ĉefa allogaĵo en la sekva vespero, kiam la elstara pianisto Mikhail Pletnev sinprezentis kun la Rusa Nacia Sinfonia Orkestro.


Mikhail Pletnev sin prezentas kun Rusa Nacia Sinfonia Orkestro


    Alia menciinda afero pri la koncertoj en Shenzhen estas la aĝdiverseco de la publiko: de infanoj ĝis maljunuloj. Pan Linzi rimarkis ke kiam ŝi koncertas en Usono, kie ŝi nun loĝas, plejparto de la publiko estas maljuna, dum en Ĉinio junuloj kaj eĉ infanoj iras al koncertejo por aŭskulti klasikan muzikon. Sufiĉas trarigardi ene de la koncertejo por konfirmi kion ŝi diris: tie abundas familioj kaj junuloj.


    Pan Linzi baldaŭ bakalaŭriĝos pri piano ĉe Curtis Instituto en Filadelfio, kaj estis jam akceptita de la magistra programo de Juilliard Lernejo, en Novjorko. Ŝi estas unu el la muzikistoj kiuj sinprezentis en la tria koncerto de la festivalo, nomita “Shenzhen-a fiero”, kiu kunigis sur podio kelkajn tre talentajn junajn muzikistojn el la urbo, kiuj nuntempe sin prezentas tra la mondo kaj kolektas gravajn muzikajn premiojn. Ŝi estis la unua sur la podio en tiu verpero kaj prezentis tri movojn de Petrushka de Stravinsky, unu el la dek plej malfacile ludeblaj verkoj en tiu kategorio.


Shenzhen-a fiero: Dong Feifei, Zhang Wei kaj Liao Shangwen kune ludas


    Aliaj kvin junaj muzikistoj koncertis en tiu tago: Liao Shangwen  (violonĉelo), Zhang Wei (violono), Wang Yunpeng (baritono), Dong Feifei (piano) and Ma Chao (piano). Wang Yunpeng, kiu ankaŭ kantis dum la inaŭgura koncerto, konsideras la pordmalfermon de Ĉinio, antaŭ 40 jaroj, kiel grava evento por disvolvo de muziko en Shenzhen, unu el la unuaj ĉinaj urboj malfermitaj por internacia komerco, ĉar tio faciligis internaciajn interŝanĝojn kaj venigis muzikistojn al la urbo.


    Shenzhena Internacia Muzikfestivalo La Zono kaj Vojo estas nova en muzika scenejo, ĉijare ĝi okazas por la dua fojo. Ĝi tamen jam atingis tre altan nivelon, kun partopreno de multaj prestiĝaj muzikistoj. Ye Xiaogang, direktoro de la festivala komitato, havas multajn planojn por igi la sekvan festivalon eĉ pli prestiĝan. Surbaze de tio, kion mi vidis ĉijare, tiu festivalo havas grandan potencialon por baldaŭ fariĝi unu el la plej gravaj en la mondo.



Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments