El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉeakva antikva urbeto bonvenigis someron laŭ loka kutimo

| 2018-05-04
Bookmark and Share

La 3-an de majo infanoj portis rizon por fari "sovaĝan rizon".


    La 5-a de majo estos Somerkomenco, la 7-a de la 24 sunperiodoj de Ĉinio. Ĉe ĝia alproksimiĝo, kamparanoj de la vilaĝo Dingshanhe en la antikva urbeto Tangqi en Hangzhou de Zhejiang-provinco faris zongzi-ojn (piramidforma manĝaĵo farita el glueca rizo envolvita en bambuaj aŭ fragmitaj folioj), "sovaĝan rizon" kaj manĝaĵojn el rizfaruno por bonvenigi someron laŭ loka kutimo. 


 La 3-an de majo infanoj prenis rizon ĉe vilaĝano por fari "sovaĝan rizon".


La 3-an de majo vilaĝanoj faris zongzi-ojn.


 La 3-an de majo lokanoj kuiris "sovaĝan rizon" per memfarita kuirforno.   


    Somerkomenco okazas en la 5-a aŭ 6-a de majo ĉiujare. Laŭ astronomio, Somerkomenco signifas la finon de printempo kaj komencon de somero. Oni kutime konsideras Somerkomencon kiel grava sunperiodo, ekde tiam temperaturo evidente leviĝos, varmega somero alvenos, tondroj kaj pluvoj multiĝos kaj agrikulturaj plantoj vigle kreskos.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments