El Popola Ĉinio>头条新闻>

Multaj ĉinaj urboj altiras talentulojn

| 2018-05-04
Bookmark and Share

    Ekde la lasta jaro, Xi'an, Wuhan, Nankino kaj aliaj ĉinaj urboj altiras al si talentulojn, kaj lanĉis favorajn politikojn kaj rimedojn, ekzemple donaco de loĝejo al la enmigrintoj, subvencio por vizaĝ-al-vizaĝa pridemando al kandidatoj, livero de oportuno por faciligi familian registradon. 8,2 milionoj da diplomotoj de superaj lernejoj en la tuta lando ĉijare fariĝos talentuloj altirataj de diversaj urboj.


    Inter tiuj urboj, Xi'an senprecedence malstreĉas la regadon de familia registrado. Universitataj diplomitoj povas esti registritaj loĝantoj de Xi'an per montro nur de identiga karto kaj diplomo. Pro la alloga politiko, dum pli ol tri monatoj pli ol 300 mil homoj fulmorapide havis registritan loĝantecon en la urbo. La politiko ankaŭ stimulis domaĉeton, kaj nun lokaj komercaj domoj estis elĉerpitaj.



    Enmigrintoj influas urban disvolvadon


    Sun Rui, esploristo de la Ĉina Instituto de Personara Scienco sub la Ĉina Ministerio pri Homaj Resursoj kaj Sociala Sekureco, diris, ke industrio kaj novig-povo havas striktajn rilatojn kun resurso de juna laborforto, kaj lokaj registaroj altiras talentulojn por ĝisdatigi kaj novigi industrion. Li diris: "Kiel la urbo disvolviĝos se mankos al ĝi junuloj?"


    Ĉi-foje ĝenerala nesufiĉeco de juna laborforto en grandaj urboj rezultigas la altiron de homoj. Yi Fuxian, erudiciulo pri populacioscienco, diris, ke la populacio en la aĝoj inter 20 kaj 64 en Ĉinio negative kreskas ekde 2017, kaj la resurso de juna laborforto velkas. La rapida kresko de ekonomio dependa de juna laborforto en la lastaj dekoj da jaroj ne povas daŭri.


    Li opinias, ke altiro de talentuloj en grandaj urboj ne povas solvi la tendencon de negativa kresko de laborforto. Li diris, ke tro da enmigrintoj en grandaj urboj altigos la kreskigan koston kaj malaltigos la volon de nasko. Malalta procento de naskoj en grandaj urboj pliigos maljuniĝon de la tutlanda populacio. Li menciis ankaŭ, ke por eviti la malbonan sekvon de tro da enmigrintoj al grandaj urboj, la loka registaro devas instigi urbanizadon. "Urbeto kun 500 mil loĝantoj havas altan nasko-kvanton. Tie geavoj povas prizorgi siajn nepojn. Tio estas utila kaj por beboj kaj por maljunuloj."


    Laŭ la raporto, ke eble ĉinaj junuloj ne volas akcepti la tradician idealan vivstilon. Zhang Jingwei, diplomito el Nankina Revizia Universitato, diris, ke li estis akceptita de financa institucio en Ŝanhajo. La salajro ne estas pli alta ol tiu en aliaj urboj, tamen li bezonas la riĉfontojn kaj ŝancojn en la granda urbo kaj ne konsideras la altan vivkoston.



    Talentula dividendo


    La 40-jara disvolvado post reformo kaj pordmalfermo multe dependis de loĝantara dividendo, tamen ĝi dependos de talentula dividendo en la estonteco. En urboj, divido de loĝantara dividendo estos ŝanĝita al liberigo de talentula dividendo. Progreso de edukado kaj altigo de laborforta kvalito iugrade kovros la rapidan malaltiĝon de skalo de juna laborforto. En 2015 kvarono de juna laborforto posedis diplomojn de kolegioj kaj superaj lernejoj. En 2020 la procento altiĝos je preskaŭ 10%. Inter 2015 kaj 2020 la juna loĝantaro kun kolegia aŭ super-lerneja diplomo kreskos je 20 milionoj.


    La altiro de talentuloj en diversaj urboj celas talentulan dividendon.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments