El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina retbutiko estas nova elekto por aĉeto de brazilanoj

| 2018-05-08
Bookmark and Share


    "Mi aĉetis enkursigilon en la ĉina retbutiko AliExpress. Se la tempo ne urĝas, mi elektas AliExpress kaj aĉetas elektronikajn produktojn tie." Elektronika inĝeniero Felipe, kiu loĝas en Rio-de-Ĵanejro de Brazilo, diris, ke AliExpress estas tre populara inter brazilaj junuloj. Pli kaj pli multe da brazilanoj "trovas trezorojn" el Ĉinio per tiu platformo por riĉigi siajn vivojn.


    Laŭ enketo, AliExpress fariĝis unu el la tri elektronikaj retbutikoj plej ŝatataj de brazilanoj. Laŭ donitaĵoj el AliExpress, registritaj brazilaj membroj de la retbutiko en 2017 kalkuliĝis al preskaŭ 10 milionoj, kun kresko de 68%, je ĉirkaŭ triono de ĝia latin-amerika klientaro. La aĉetopovo de brazilaj konsumantoj estas avangarda, kaj ili fariĝis unu el la aroj, kiuj plej multe faras aĉeton ekster Ĉinio per AliExpress. Dum la aĉetofestivalo en la 11a de novembro lastjare brazilaj konsumantoj faris preskaŭ du milionojn da mendoj en AliExpress, kun kresko de 20% kompare kun la antaŭa jaro. Vestoj kaj ornamaĵoj, objektoj por loĝejo, hortikulturo, beligo, sanigo, sporto, amuzo kaj aĵoj por patrinoj kaj beboj estas tre popularaj inter brazilanoj.


    Bonkvalitaj kaj bonprezaj varoj estas la plej granda avantaĝo de AliExpress en Brazilo. Claudio Conceição, ĉefredaktoro de la gazeto Brazila Ekonomio, diris, ke brazilaj produktoj spece nek varias nek estas modernaj, krome iliaj produktokostoj estas altaj. Tamen per la platformo AliExpress bonkvalitaj kaj bonprezaj varoj el Ĉinio povas atingi Brazilon. La platformo rekte kontaktas kaj konsumantojn kaj produktistojn, sen perantoj. Por brazilaj konsumantoj, diversecaj produktoj kun allogaj prezoj havas grandan konkurencpovon.



    En la lastaj jaroj la impreso de brazilanoj pri ĉinaj produktoj evidente ŝanĝiĝis. "Ĉina fabrikado" ne signifas krudan laboron, kaj elektronikaj kaj aliaj altteknikaj produktoj el Ĉinio eniras en la ĉiutagan vivon de brazilanoj kaj iom post iom gajnis fidon. Felipe konstatis: "Laŭdoj pri ĉina fabrikado multiĝis en la lastaj jaroj. Por ni ĉina fabrikado estas la sinonimo de bonaj kvalito kaj prezo." Fakte, per elektronikaj platformoj, ankaŭ produktoj el Brazilo, ekzemple propoliso, kafo, pantofloj ktp. estas transportitaj al Ĉinio kaj tio levis la kapablon de brazilaj firmaoj partopreni en tutmonda komerco.


    Populareco de AliExpress en Brazilo estas la rezulto de rapida disvolvo de interreto kaj elektronika komerco de tiu lando. Kun 200 milionoj da loĝantoj, Brazilo posedas la plej grandan detalan retmerkaton en Latin-Ameriko. Uzo de Interreto multobliĝis en la lastaj dek jaroj, kaj 60% de la loĝantoj uzas Interreton. Samtempe la skalo de elektronika komerco disvastiĝas plu. Esploristo el la fonduso Getulio Vargas diris, ke pro populariĝo de saĝtelefono kaj plua disvolvado de poŝtelefona pago en brazila merkato, ankaŭ pliiĝos la uzo de elektronika komerco inter brazilaj konsumantoj. Inter 2016 kaj 2017 brazilaj konsumantoj, kiuj pagas per poŝtelefono, kreskis de 22% al 31%. Sekve de la stabila disvolvo de la brazila ekonomio, reta konsumo de tiu lando havos tendencon de daŭra kresko.



    Alta transporta kosto estas problemo solvenda en elektronika komerca kunlaboro inter la du landoj. Antaŭ nelonge ŝtata poŝto de Brazilo anoncis, ke centro pri klasifiko de pakoj estos starigita en San-Paŭlo por traktado de pakoj el ĉinaj retbutikoj. Ĉinio kaj Brazilo estas membroj de BRICS-landoj. Elektronika komerca kunlaboro inter BRICS-landoj havas bazon kaj havos gigantan potencialan forton.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments