El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

Postvivanto de Wenchuan-tertremo sekvas la paŝojn de heroo

| 2018-05-10
Bookmark and Share

En Wenchuan, 2008, kiam la paraŝutaj trupoj foriris post la savado, Cheng tenas flagrubandon kun frazo “Mi volas fariĝi paraŝuta soldato kiam mi plenkreskos”.


    “Bip...bip” venas la ordono por paraŝuti. Cheng Qiang profunde spiris kaj saltis el aviadilo.


    Tri sekundojn poste, la paraŝuto malfermiĝis, li alĝustigis sin kaj sekure surteriĝis. Li rapide faldis la paraŝuton, prenis la aŭtomatan fusilon kaj kuris en ĝangalon.


    Jen estas sceno pri trejnado de Cheng kiel paraŝuta soldato.


    Nun Cheng estas pli forta ol tiam, kiam li estis kvina-lernojara lernanto levanta la flagrubandon “Mi volas fariĝi paraŝuta soldato kiam mi plenkreskos”.


    Kiam okazis la tertremo en Wenchuan, 12-jara ludema Cheng ne estas en lernejo kaj naĝas en rivero de Shifang, 40 kilometrojn for de la epicentro en Wenchuan. Do li evitis la katastrofon. Tamen liaj nevino kaj samklasanoj perdis siajn vivojn pro la tertremo.


    “Ni postvivis sed falis en malespero. Ni ne scias kion fari. Ŝajnis, ke la tuta mondo ĉesis,” li diris. Li bone memoras, ke en la dua tago post la tertremo, multaj paraŝutaj trupoj aperis en lia hejmloko, kun savadaj objektoj.


    “Estis vere mojose, ke ili subiĝis el la ĉielo. Ilia kuraĝo havigis al mi la penson fariĝi paraŝuta soldato”, Cheng diris. Tiam li unuafoje havis revon. 


    Cheng ankaŭ rimarkis la flagon de la "trupoj, kie servis Huang Jiguang", kaj la vorton “paraŝuti” sur kaskoj de soldatoj.


    Huang Jiguang estas ĉina batalheroo, kiu oferis sian vivon en la batalo Shangganling dum la Milito por Rezisti al Usona Agreso kaj Helpi Koreion en 1952. En la batalo, li blokis malamikan pafaron per sia brusto kaj tiel helpis okupadon de strategie grava loko.


Nun Cheng fariĝis soldato de ĉinaj paraŝutaj trupoj.


    En 2013, Cheng aliĝis al paraŝutaj trupoj. Baldaŭ, kun ĝojo pri realiĝo de la revo, li entrajniĝis al la trupoj. 


    “Ne nur Huang Jiguang, estas ankaŭ multaj herooj kiel li, kiuj preferis honoron ol vivo.” Cheng diris. Do li klopode trejnis sin, kaj kredis, ke tio estas maniero esprimi respekton al la martiroj kaj rekompenco al tiuj, kiuj helpis lin en la tertremo. 


    La intensa trejnado alportis al Cheng ne nur fieron kaj honoron, sed ankaŭ premon. Cheng ankoraŭ memoras, ke dum la unua paraŝuta trejnado, li estis elektita kiel la unua por plenumi paraŝutan taskon mallonge post sia soldatiĝo.


    “Tio estis kvazaŭ ŝonĝo. Pro timo mi ne povis ĉesigi la tremadon de mia tuta korpo”, Cheng diris. “En tiu momento, mi nur parolis al mi mem, nur se mi vekos la timon, mi povos fariĝi soldato de la kompanio honorita per Huang Jiguang”, li diris.


    Foje, Cheng kaj alia 6 soldatoj estis en Qinghai-Tibeta Altebenaĵo por konkursoj kun ekstrema defio. Post kurado de duon-distanco, li havis malfacilojn pri spirado kaj sentis brulantan doloron en sia brusto. Dum la lasta 600-metra kurado, Cheng preskaŭ ne povis elteni. Li kriis "Mi estas Huang Jiguang" por kuraĝigi sin, kaj finfine li gajnis ĉampionon.   


    La 19a de oktobro, 2017, estis la 65a datreveno de la forpaso de Huang Jiguang. En tiu tago, Cheng estis oficiale nomumita kiel la 38a ĉefo de la subplotono “Huang Jiguang”.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments