El Popola Ĉinio>头条新闻>

Mekanismo de ŜKO estas ekzemplo de harmonia kunekzisto inter landoj kun malsamaj potencoj, politik-sistemoj kaj kulturoj

| 2018-05-11
Bookmark and Share

    En junio en Qingdao de Shandong-provinco okazos la 18a Konferenco de Konsilio de Ŝtatestroj de Membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO). Tio estos la unua pintkunveno de ŜKO post ĝia pligrandiĝo.


    Kio estas "ŝanhaja spirito"?


    "Ŝanhaja spirito" devenas de mekanisma procezo de "ŝanhajaj kvinopoj". En la 26a de aprilo 1996 en Ŝanhaja Ekspozicia Centro, Ĉinio, Rusio, Kazaĥio, Kirgizio kaj Taĝikio subskribis interkonsenton pri fortigo de fido en la militafera kampo ĉe landlimoj. Tiel estis kreitaj la mekanismo de "ŝanhajaj kvinopoj", kaj la bazo por starigo de Ŝanhaja Kunlabora Organizo post kvin jaroj.


    Kiel unu el la iniciatintoj de la mekanismo de "ŝanhajaj kvinopoj" kaj ŜKO, Ĉinio kun aliaj membrolandoj de ŜKO konstante persistas en la "ŝanhaja spirito" bazita sur la enhavoj "reciprokaj fido kaj profito, egaleco, interkonsiliĝo, respekto al kultura diverseco, serĉo de komuna disvolvo", observas la principon de interkonsiliĝo kaj akordo, pozitive partoprenas diversajn aktivecojn, kaj ludis gravan rolon por disvolvo de ŜKO.


La 13an de septembro 2013 en Biŝkeko de Kirgizio okazis la 13a Konferenco de Konsilio de Ŝtatestroj de Membrolandoj de ŜKO.


    Antaŭ kvin jaroj, ĉina prezidanto Xi Jinping unuafoje ĉeestis pintkunvenon de ŜKO en Biŝkeko de Kirgizio. Li alvokis disvastigon de "ŝanhaja spirito" kaj akcelon de komuna disvolvo. Li proponis, ke ŜKO estu membrolanda komunumo de komuna estonteco kaj komunumo de interesoj, por ke ĝi fariĝu firma garantio kaj strategia apogo de siaj membrolandoj por stabila kaj komuna disvolvo.


    Antaŭ duonmonato en Pekino ĉina prezidanto Xi renkontiĝis kun delegaciestroj por kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de membrolandoj de ŜKO. Li denove emfazis, ke oni ne forgesos la komencan intencon, disvolvos "ŝanhajan spiriton" kaj orientos disvolvon de ŜKO en la nova situacio.


    Dum la disvolvado en la pasintaj 17 jaroj, "ŝanhaja spirito" naskis fortan koheremon, instigis fortan volon por kunlaboro, kaj fariĝis spirita ligilo de membrolandoj de ŜKO por disvolvi la komunumon de komuna estonteco kaj kune konstrui harmonian hejmlandon.


    Celo de komuna disvolvo


    Rashidi Alimov, ĝenerala sekretario de ŜKO, diris, ke ene de ŜKO ne ekzistas arbitro nek subpremo al malfortuloj, nek gajninto kaj malgajninto. Tie ekzistas nur interkonsiliĝo kaj unuanimo. "Mekanismo de ŜKO estas ekzemplo de harmonia kunekzisto inter landoj kun malsamaj potencoj, politik-sistemoj kaj kulturoj."


    En la lastaj kvin jaroj, ĉina prezidanto Xi ĉeestis la pintkunvenojn en Biŝkeko, Duŝanbo, Ufa, Taŝkento kaj Astano, kaj faris parolojn por prezenti ĉinan saĝon kaj ĉinan projekton por disvolvo de ŜKO.


Qingdao


    Li Yongquan, prezidanto de Ĉina Asocio por Rusa, Orient-Eŭropa kaj Mez-Azia Studoj, pensis, ke "ŝanhaja spirito" estas interligita kun la ideo pri homara komunumo de komuna estonteco kaj ideo pri monda administrado "kune interkonsiliĝi, disvolvi kaj dividi" alvokitaj de Ĉinio, konformas al disvolva tendenco de la epoko, kaj kontinue montras grandan vivoforton.


    "Ŝanhaja spirito" konformas al interesoj de ĉiuj membrolandoj


    En astana pintkunveno lastjare, Barato kaj Pakistano oficiale membriĝis al ŜKO, tial ŜKO fariĝis ampleksa regiona organizo kun la plej multa loĝantaro, plej vasta teritorio kaj plej granda potenciala forto en la mondo.


    "Ni devas konservi la bonan tradicion de solidareco kaj kunlaboro. Novaj kaj malnovaj membrolandoj devas intense integri sin, profundigi reciprokan politikan fidon, pliigi subtenon unu al la aliaj, kaj konstrui komunumon de komuna estonteco, en kiu oni povas egale trakti unu aliajn, helpi unu al la aliaj, dividi kun aliaj feliĉon kaj malfeliĉon kaj kune sur sin preni respondecojn pri sekureco kaj danĝero." La diraĵo de ĉina prezidanto Xi esprimis la deziron de Ĉinio: solidareco estas tie, kie estas feliĉo.


    Kuban, estro de ŝtata novaĵagentejo de Kirgizio, diris, ke pli kaj pli multe da landoj emas lerni de "saĝo de ŜKO" kaj "projekto de ŜKO" por solvi siajn problemojn, kaj tio montras, ke ŜKO antaŭenpuŝas sekurecon kaj disvolvon de regionoj kaj eĉ de la tuta mondo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments