Shenzhen donis la unuan permesilon por testo de aŭtomata veturilo
Oficisto de Tencent montras la permesilon por testo de aŭtomata veturilo
Matene de la 14a de majo, la registaro de la urbo Shenzhen, en la provinco Guangdong de Ĉinio, donis al la kompanio Tencent atestilon pri surstrata testado de inteligenta aŭto kaj provizoran permesilon. Rilataj aŭtomataj veturiloj povas fari testan veturadon sur difinitaj stratoj. Ŝoforo kaj sekuristo devos akompani la testadon en la veturilo. Ĝi estas la unua permesilo por testado de aŭtomata veturilo en Shenzhen.
Ekde la 1a de majo funkcias la "Administra Regulo por Vojtestado de Inteligenta Veturilo(prova)".
Redaktoro: Zhao Wenqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat