El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pri kio Xi Jinping kaj Kim Jong Un interparolis en du renkontiĝoj inter pli ol 40 tagoj?

| 2018-05-15
Bookmark and Share

    En la 7a kaj 8a de majo en Dalian de Ĉinio, renkontiĝis ĉina prezidanto Xi Jinping kaj Kim Jong Un, la plej supera gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR). Tio estis la dua renkontiĝo inter la dulandaj ŝtatgvidantoj ekde la fino de marto. Pri kio ili interparolis en du renkontiĝoj inter pli ol 40 tagoj?


    Tradicia amikeco


    Fine de marto, en la unua renkontiĝo Xi Jinping alte taksis la tradician amikecon inter la du landoj, kaj diris, ke tio estis "laŭdita en la historio de internaciaj rilatoj", kaj li kaj kamarado prezidanto estas spertantoj kaj atestantoj de disvolvo de rilatoj inter Ĉinio kaj KDPR". Xi emfazis, ke daŭrigo de la bonaj rilatoj inter Ĉinio kaj KDPR estas strategia, ununura kaj ĝusta elekto, kiu estas bazita sur la historio kaj realo, sur la dispozicio internacia kaj regiona kaj sur la aranĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj KDPR, kaj tio ne devas ŝanĝiĝi kaj neniam ŝanĝiĝos iam aŭ pro ia afero.


En la 7a kaj 8a de majo, en Dalian, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto, renkontiĝis kun Kim Jong Un, prezidanto de Korea Laborista Partio kaj prezidanto de Ŝtatafera Komisiono de KDPR. Fotis Ju Peng, raportisto de Xinhua-Novaĵagentejo.


    Dum florado, komunaj konoj pri kvar principoj estis atingitaj en la renkontiĝo, kvazaŭ printempa vento:


    -- La tradicia amikeco de Ĉinio kaj KDPR estas trezoro de la du flankoj, kaj disvolvi amikajn kaj kunlaborajn rilatojn inter la du landoj estas la principo sekvata de la du flankoj, ununura kaj ĝusta elekto.


    -- Ĉinio kaj KDPR ambaŭ estas socialismaj landoj. La duflankaj rilatoj havas gravan kaj strategian signifon. La du flankoj devas fortigi solidarecon kaj kunlaboron inter si, interŝanĝi kaj reciproke lerni.


    -- La komunikado inter la altranguloj de la du partioj havas neanstataŭigeblan rolon por gvidi la duflankajn rilatojn. La du flankoj devas konstante interŝanĝi, fortigi strategian kontakton, pliigi interkomprenon kaj reciprokan fidon, kaj konservi komunajn interesojn.


    -- Solidigi popolan amikan bazon estas grava vojo por antaŭenigi la rilatojn inter Ĉinio kaj KDPR. La du landoj devas fortigi interpopolajn interŝanĝojn en pluraj manieroj, kaj meti bonan bazon de popola volo por disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj KDPR.


 Inter la 25a kaj 28a de marto, invitite de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto, prezidanto de Korea Laborista Partio kaj prezidanto de Ŝtatafera Komisiono de KDPR Kim Jong Un, faris neoficialan viziton al Ĉinio. Dum la vizito Xi Jinping kaj Kim Jong Un intervidiĝis. Fotis Ju Peng, raportisto de Xinhua-Novaĵagentejo.


    En la komenco de majo la renkontiĝo okazis en la situacio, ke "dank' al la duflanka klopodo, ĉiuj komunaj konoj estas bone plenumataj".


    "La kamarada reciproka fido kaj amikeco inter malnovaj gvidantoj de la du partioj kaj du landoj de KDPR kaj Ĉinio estas intima ligilo kaj solida bazo de tradicia amikeco inter KDPR kaj Ĉinio." Kim Jong Un pozitive respondis. Li diris, ke li "kredas, ke la refoja renkontiĝo post pli ol unu monato plifortigos reciprokan fidon, puŝos amikajn kaj kunlaborajn rilatojn inter KDPR kaj Ĉinio konformi al postulo de la nova epoko, kaj akiri pli intiman kaj ampleksan disvolvadon."


    Situacio sur la Korea Duoninsulo


    Nuntempe la situacio sur la Korea Duoninsulo estas ĉe ŝlosila momento de profunda kaj kompleksa evoluo, kaj la demando de la Korea Duoninsulo estas unu el la fokusoj vaste atentataj en la internacia sfero.


    En la unua renkontiĝo Xi Jinping kaj Kim Jong Un profunde interŝanĝis opiniojn pri tiu demando. Xi alvokis, ke ĉiuj flankoj subtenu plibonigon de rilatoj inter norda kaj suda flankoj sur la Korea Duoninsulo, kune faru pragmatan klopodon por interparolo kaj pacigo, kaj esprimis, ke "la ĉina flanko volas daŭre ludi konstruivan rolon en la demando de la Korea Duoninsulo kaj klopodi kun ĉiuj flankoj, inkluzive de KDPR, por kune akceli plibonigon de la situacio de la Korea Duoninsulo."


    La 29an de marto reprezentantoj de Korea Respubliko kaj Korea Demokratia Popola Respubliko okazigis altnivelan kunvenon en la Tongil-Pavilono de Panmunĵono, sur teritorio de KDPR.


    La 20an de aprilo la tria plena sesio de la Sepa Centra Komitato de la Korea Laborista Partio decidis, ke la tuta partio kaj la tuta lando koncentru ĉiujn fortojn por strategia vojlinio pri socialisma ekonomia disvolvo, kaj deklaris ĉesigon de nukleaj eksperimentoj kaj provpafoj de interkontinentaj balistaj misiloj kaj forlason de la ejo por nukleaj eksperimentoj en la norda parto de la lando.


    La 27an de aprilo, prezidento de Korea Respubliko Moon Jae-in kaj prezidanto de Ŝtatafera Komisiono de KDPR Kim Jong Un renkontiĝis en Panmunĵono kaj subskribis Deklaron de Panmunĵono, anoncante, ke la du flankoj klopodos por realigi sennukleigon de la Korea Duoninsulo kaj ŝanĝi la militpaŭzan mekanismon en pacan mekanismon.


    Disvolva vojo


    Estigi pacon kaj respekti disvolvan vojon de aliaj landoj estas la gravaj ideoj proponitaj de ĉina prezidanto Xi en pluraj internaciaj renkontiĝoj, kaj tiuj estas nepraj postuloj de baza principo pri internaciaj rilatoj kaj epoka tendenco.


    Dum la renkontiĝo, ĉina prezidanto Xi laŭdis la politikojn faritajn de KDPR lastatempe, dirante, ke Ĉinio "subtenas la strategian turniĝon de KDPR al ekonomia disvolvo kaj subtenas kamaradojn en KDPR iri sur disvolvan vojon konforman al siaj naciaj kondiĉoj."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments