Kio estas "ŝanhaja spirito"?

| 2018-05-16
Bookmark and Share

    "Ŝanhaja spirito" devenas de mekanisma procezo de "ŝanhajaj kvinopoj". En la 26a de aprilo 1996 en Ŝanhaja Ekspozicia Centro, Ĉinio, Rusio, Kazaĥio, Kirgizio kaj Taĝikio subskribis interkonsenton pri fortigo de fido en la militafera kampo ĉe landlimoj. Tiel estis kreitaj la mekanismo de "ŝanhajaj kvinopoj", kaj la bazo por starigo de Ŝanhaja Kunlabora Organizo post kvin jaroj.


    Kiel unu el la iniciatintoj de la mekanismo de "ŝanhajaj kvinopoj" kaj ŜKO, Ĉinio kun aliaj membrolandoj de ŜKO konstante persistas en la "ŝanhaja spirito" bazita sur la enhavoj "reciprokaj fido kaj profito, egaleco, interkonsiliĝo, respekto al kultura diverseco, serĉo de komuna disvolvo", observas la principon de interkonsiliĝo kaj akordo, pozitive partoprenas diversajn aktivecojn, kaj ludis gravan rolon por disvolvo de ŜKO.



    Antaŭ kvin jaroj, ĉina prezidanto Xi Jinping unuafoje ĉeestis pintkunvenon de ŜKO en Biŝkeko de Kirgizio. Li alvokis disvastigon de "ŝanhaja spirito" kaj akcelon de komuna disvolvo. Li proponis, ke ŜKO estu membrolanda komunumo de komuna estonteco kaj komunumo de interesoj, por ke ĝi fariĝu firma garantio kaj strategia apogo de siaj membrolandoj por stabila kaj komuna disvolvo.


    Antaŭ duonmonato en Pekino ĉina prezidanto Xi renkontiĝis kun delegaciestroj por kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de membrolandoj de ŜKO. Li denove emfazis, ke oni ne forgesos la komencan intencon, disvolvos "ŝanhajan spiriton" kaj orientos disvolvon de ŜKO en la nova situacio.


    Dum la disvolvado en la pasintaj 17 jaroj, "ŝanhaja spirito" naskis fortan koheremon, instigis fortan volon por kunlaboro, kaj fariĝis spirita ligilo de membrolandoj de ŜKO por disvolvi la komunumon de komuna estonteco kaj kune konstrui harmonian hejmlandon.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments