El Popola Ĉinio>头条新闻>

Internacia kunlaboro inter membrolandoj de ŜKO estas nova kineta energio por ekonomia kresko de koncernaj landoj

| 2018-05-21
Bookmark and Share

    Sur la fono de la nova situacio kaj nova defio de la monda ekonomio, en la pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) lastjare ŝtatgvidantoj de ĝiaj membrolandoj emfazis, ke oni devas antaŭenigi la ekonomian tutmondiĝon, disvolvi vastan internacian kunlaboron, aldoni movforton al reprosperiĝo de la monda ekonomio, konservi ekonomian kaj financan stabilecon, kaj fari la ekonomion kreski stabile, forte, ekvilibre kaj inkluzive.


    La komunikaĵo de la 16a kunveno de la Konsilio de registaraj estroj (ĉefministroj) de ŜKO mencias, ke la faro de unuflanka limigo malobservas la principon de internacia leĝo, malbonigas konkursan medion kaj alportos negativan rezulton. Ĝi substrekas, ke membrolandoj de ŜKO puŝos oportunon kaj liberigon de komerco kaj investo, akcelos kunlaboron en regiona komerco, interligo kaj interlaboro, financo, agrikulturo, scienco kaj aliaj kampoj, starigos forumon de lokaj gvidantoj de ŜKO kaj subtenos subskribon de "Komprena memorando inter ekonomiaj sektoroj de membrolandoj de ŜKO por akcelo de kunlaboro inter mez- kaj malgrandaj firmaoj", antaŭenigos plurnivelan kaj tutflankan ekonomian kunlaboron. La membrolandoj de ŜKO esprimis pozitivan sintenon subteni liberan komercon kaj krei malferman mondan ekonomion.



    Zhao Ping, direktoro de la fakultato pri internacia komerco de Akademio de Ĉina Konsilio por Akcelo de Internacia Komerco, diris, ke ŜKO estas regiona ekonomia organizo de novaj ekonomioj, kaj konsistas el grandaj kaj malgrandaj landoj, kiuj malsamnivele disvolvas kaj volas malsamajn interesojn. Tamen ĉiuj landoj observas la principon de interkonsiliĝo kaj unuanimo, aktive disvolvas ekonomian kunlaboron, kaj rapide pliigis regionan komercon kaj investan skalon per komerco akcelita de investo.


    En 2001, kiam ŜKO estis fondita, la komerca sumo inter Ĉinio kaj aliaj membrolandoj de ŜKO kalkuliĝis al 12 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj ĝi altiĝis ĝis 93,7 miliardoj da usonaj dolaroj en 2016. Pli grave, ke disvolvado de regiona ekonomia kunlaboro altigas feliĉon de popoloj de ĉiuj membrolandoj. Regiona ekonomia kunlaboro kontentigis kaj feliĉigis la popolojn de ĉiuj membrolandoj, fortigis fidon de membrolandoj por puŝi regionan ekonomian kunlaboron, kaj altigis influon de ŜKO en la regiono kaj eĉ en la mondo.


    Pliigo de ekonomia kunlaboro inter Ĉinio kaj aliaj membrolandoj de ŜKO


    Ĉiuj flankoj de ŜKO subtenas starigon de partnereco vasta, malferma, reciproke profitiga kaj egaleca en la regiono de ŜKO per la potencialo de ĉiuj landoj, internaciaj organizoj kaj plurflankaj institucioj. Tio montras, ke en la kadro de "La Zono kaj Vojo", antaŭenigata de Ĉinio, ĉiuj membrolandoj de ŜKO havas ĝeneralajn komunajn konojn. En la estonteco ĉiuj landoj havos pli altnivelan ekonomian kunlaboron, kaj iliaj interesoj estos pli kongruaj, kun la celo de komunumo de interesoj. Tio utilas al paco, sekureco, stabileco kaj prospero de la regiono. Tio estas ankaŭ viva praktiko por puŝi konstruadon de homara komunumo de komuna estonteco proponita de ĉina prezidanto Xi Jinping.



    Antaŭe, kunlaboro en kampo de energifontoj estis la fokuso de kunlaboro inter Ĉinio kaj koncernaj membrolandoj de ŜKO en la ekonomia kampo. Gao Yusheng, eksa ambasadoro de Ĉinio al Turkmenio, Uzbekio kaj Ukrainio, diris, ke membrolandoj de ŜKO, precipe la mez-aziaj landoj, estas riĉaj je petrolo kaj natura gaso, kaj Ĉinio estas ilia granda konsumanto. Tiusence, la kunlabora potencialo de Ĉinio kaj tiuj landoj estas granda, kaj kunlaboro pri energifontoj estas reciproke profitiga al ĉiuj flankoj.


    Gao diris, ke koncernaj membrolandoj de ŜKO estas laŭ la ekonomia zono de la Silka Vojo, kaj tiuj landoj delonge havas komunikadon. Nun estas bona tempo por revigligo de la Silka Vojo. Ĉinio kaj koncernaj membrolandoj de ŜKO akiris multajn atingojn pri interligo kaj interlaboro en fervojoj, aŭtovojoj, aviado, telekomunikado, elektroreto, energifonto-duktoj kaj aliaj kampoj, kaj havos pli grandan kaj pli ampleksan kunlaboron estonte.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments