Kelkaj mitoj pri ĉina manĝaĵo

| 2018-05-21
Bookmark and Share

    Eksterlandanoj en Ĉinio kutime ŝatas lokan manĝaĵon kaj la plejmulto facile adaptiĝas al ĝi. Mi diversfoje trovis malĝustajn aŭ troigajn informojn pri ĉina manĝaĵo en brazilaj amaskomunikiloj, kaj antaŭ ne longe ĉinoj vivantaj en Brazilo ofendiĝis pro raporto de novaĵretejo, kiu asertas ke ĉinoj manĝas blatojn! Ĉu vere estas tiel? Mi decidis iom verki pri la ĉefaj mitoj pri ĉina manĝaĵo, kaj depende de reagoj de legantoj mi klarigos pri aliaj mitoj ne traktitaj ĉi tie.


    1 - Ĉu ĉinoj manĝas hundaĵon?



    En eksterlando, kiam vi diras ke vi estas ĉino aŭ vizitis Ĉinion, multa homoj faras tiun demandon. Mi tamen surpriziĝis kiam, ĵus alveninta en Ĉinio, ĉinaj esperantistoj demandis al mi ĉu estas vere, ke brazilanoj manĝas simiaĵon. Mi neniam manĝis simion, sed mi havas amikinon kiu vivis dum unu jaro ĉe indiĝena tribo kaj tion manĝis, ŝajne nur dufoje, kun ili, do mi ne povas diri ke tio tute malveras: simia viando ja estas malofte manĝata de kelkaj, tre malmultaj, brazilanoj, ĉefe izolitaj komunumoj kiuj vivas en arbaro, sed la aserto, ke brazilanoj manĝas tion kreas la impreson, ke tio estas populara kaj aprezata manĝaĵo en la lando.


    La samon mi povas diri pri hundaĵo en Ĉinio: mi neniam vidis hundaĵon en ĉinaj superbazaroj nek en menuoj de restoracioj. Hundaĵo estas ja manĝata de kelkaj ĉinoj, tamen ĝi ne estas populara en la lando. Aliflanke hundo populariĝas en Ĉinio kiel dorlotbesto, kaj tion oni povas facile konstati. Kian viandon ĉinoj manĝas? La plej popularaj viandoj en Ĉinio estas porkaĵo, kokaĵo, bovaĵo kaj ŝafaĵo. Fiŝaĵoj kaj marfruktoj ankaŭ tre plaĉas al ĉinoj.


    Mi foje vidas en fremdaj amaskomunikiloj esprimojn kiaj “hundaĵo estas manĝaĵo tre ŝatata de ĉinoj” kiel artifiko por kapti atenton de legantoj. Ĉinio estas lando tre vasta kun grandega loĝantaro, kaj certe kelkaj ĉinoj povas ŝati manĝi ĝin, sed tio ne signifas, ke ĝi estas populara en la tuta lando. Kaj speciale ĝenaj estas komentoj de alilandanoj kiaj “vi certe manĝis hundaĵon en Ĉinio. Ĉino trompis vin dirante ke ĝi estas ŝafaĵo aŭ bovaĵo”. Ĉu vere necesas fari tian komenton?


    2 - Ĉu ĉinoj manĝas fortuno-biskviton post ĉiu manĝo?



    En ĉinaj restoracioj eksterlande oni kutime ricevas post ĉiu manĝo bakaĵon kun papereto kaŝita en ĝi, kun mesaĝo, kutime rilata al la fortuno de la manĝinto de la biskvito. Pro tio multaj alilandanoj scivolemas ĉu ĉinoj ĉiam manĝas tiun biskviton kiel deserto, kaj pri kiom ofte ĉino legas sian fortunon sur papereto dum la tago.


    Tiu biskvito estas la plej fama falsa ĉina manĝaĵo en la mondo: homoj supozas ke ĝi estas ĉina, sed ĝi estis inventita en Usono, plej verŝajne de enmigrinto el Japanio aŭ Ĉinio, kiu volis per tiuj frazoj instigi homojn pensi kaj diskuti pri aziaj saĝaĵoj. Nur en la 1990-aj jaroj tiuj biskvitoj iĝis konataj en Ĉinio, kaj en veraj ĉinaj restoracioj ili estas nehaveblaj. Tio sonas strange al multaj eksterlandaj turistoj alkutimiĝintaj al tiu tradicio eksterlande. Dum pli ol du jaroj mi vivis en Ĉinio kaj neniu donis fortuno-biskviton al mi, sed antaŭ ne longe mi kun kelkaj amikoj iris al drinkejo en Sanlitun, loko konata pro la noktovivo plena de eksterlandanoj, kaj tie mi ricevis fortuno-biskviton kun mesaĝo en la angla lingvo!


    3 - Ĉu ĉinoj vere manĝas skorpiojn?



    Foje alilandaj amaskomunikiloj montras fotojn kaj filmetojn de homoj manĝante frititajn skorpiojn, araneojn, marĉevalojn, vermojn kaj aliajn nekutimajn manĝaĵojn en Ĉinio. La fotoj kaj filmetoj pruvas, ke kelkaj homoj manĝas tion, tamen eksterlandanoj ofte demandas “ĉu estas vere, ke ĉinoj manĝas skorpiojn?”. Nu, jes, kelkaj ĉinoj ilin manĝas, tamen, male ol supozas multaj alilandanoj, plejparto de nuntempaj ĉinoj neniam manĝis nek emas gustumi tian manĝaĵon.


    Kelkaj ĉinoj klarigas ke tiuj pladoj estas postrestaĵoj de iama epoko, kiam la popolo estis malriĉa kaj ne havis alian elekton ol ĉasi artropodojn por manĝi. Multaj ĉinoj asertas ke tiuj frandaĵoj estas nur allogaĵoj por alilandaj turistoj kiuj serĉas ekzotikecon en la lando kaj emas pagi por tio, tamen en la nura loko en Pekino kie mi trovis tian manĝaĵon, ĉe aleo apud Wangfujin-strato (loko renovigita por turismaj celoj), ĉiam troviĝas multego da homoj, kaj eksterlandaj kaj ĉinaj, kaj ne estas granda diferenco inter iliaj reagoj: en ambaŭ grupoj estas homoj kiuj emas gustumi la nekutimajn frandaĵojn, aliaj kiuj tute ne emas ilin manĝi, kaj la plejparto de la homoj nur fotas kaj filmas la manĝetojn.


    Grava atentigo: skorpioj, centipedoj kaj aliaj artropodoj estas uzataj kiel kuraciloj en ĉina tradicia medicino, pro tio multaj ĉinoj kredas ke ili estas saniga manĝaĵo.


    4 - Ĉu ĉinoj vere manĝas blatojn?



    Mi finas la artikolon per temo, kiu antaŭ ne longe kolerigis ĉinojn en Brazilo: la novaĵretejo G1, en novaĵo pri blatbieno inaŭgurita en Ĉinio, deklaris ke ĉinoj jam delonge kutimas manĝi blatojn. Ĉinoj vivantaj en Brazilo plendis, ĉar ili neniam manĝis blaton nek konas alian ĉinon, kiu tion faras. Esplorante en interreto eblas trovi filmeton de homo, kiu eble estas ĉino, kun bovlo plena de supo kun kelkaj blatoj, sed tiu filmo povas esti farita nur por amuzo, kaj la ulo nur ŝajnigas, ke li estas manĝonta la supon. En interreto troviĝas pluraj raportoj ilustritaj per la supra foto, kiuj prezentas blatan supon kiel manĝaĵo el Koreio aŭ Sudorienta Azio. Mi ne sukcesis trovi informon pri la ĝusta loko, kie tiu foto estis farita.


    Blato estas delonge uzata de ĉina tradicia medicino kiel kuracilo (estas specifa specio por tia uzo, kaj tiuj uzataj kiel kuracilo estas bredataj en laboratorioj), sed ne kiel manĝaĵo. En lando tiom vasta kaj kun tiom granda loĝantaro, tamen, estas malfacile aserti ke neniu ĉino manĝas ĝin, straguloj estas ĉie en la mondo.


    Kial do blatbieno estis inaŭgurita en Ĉinio? Ĝi estas laboratorio de granda kuracilfabriko, kiu disvolvis kuracilon el blatoj. Ili bredas blatojn de unu specifa specio, sub specifaj kondiĉoj kiuj garantias ilian purecon, kaj sekve ili estas trituritaj por fariĝi pilolojn. Kelkaj aliaj landoj interesiĝas pri importado de tiu kuracilo. Ĉu vi ĝin englutus?


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments