Okazis premidona ceremonio de konkurso de ĉina kaligrafio inter ŜKO-landoj

| 2018-05-22
Bookmark and Share

Kunfotiĝo de premiitoj kaj invititoj


Salutparolo de Wang Gangyi, vicprezidanto de Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG). 


    La 19-an de majo, en Pekino, Ĉinio, okazis la premiceremonio de konkurso de china kaligrafio inter ŜKO-landoj, por krei amikan atmosferon por la 18-a Renkontiĝo de Konsilio de Gvidantoj de Landoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. La konkurso celas estigi fortan kulturan atmosferon por la ŜKO-pintkunveno kaj plibonigi la tradician amikecon inter la popoloj per kaligrafio. 



Konataj ĉinaj kaligrafoj prezentadas. 


    La konkurso ricevis fortan subtenon kaj entuziasman eĥon de la Sekretarieco de ŜKO, la ambasadoj de ŜKO-landoj en Ĉinio, universitatoj enlandaj kaj eksterlandaj, Konfuceaj Institutoj kaj asocioj de fremdaj studentoj en Ĉinio. Dum la ses-monata konkurso, la organizantoj ricevis pli ol 2,000 verkojn el Barato, Kazaĥio, Kirgizio, Pakistano, Rusio, Taĝikio, Uzbekio, Belorusio, Azerbajĝano, Armenio, Kamboĝo, Srilanko kaj aliaj landoj. 




    Inter la partoprenantoj de du grupoj, dividitaj laŭ skribiloj, oni elektis 40 premiitojn, inkluzive de 4 unuajn, 6 duajn, 8 triajn, 20 honorajn kaj 1a plej ŝatatan. Oni ankoraŭ donis premiojn al la plej bonaj organizantoj.





    En la kunvenejo oni prezentis pli ol 60 kaligrafaĵojn, inter ili estas la verkoj de la premiitoj, verkoj de ses ambasadoroj de  ŜKO-landoj en Ĉinio kaj verkoj de konataj ĉinaj kaligrafoj.




    La premidona ceremonio estis kunokazigita de la retejoj China Pictorial (sub la Ĉina Internacia Eldona Grupo) kaj China.org.cn, kaj la kompanio New Era Health Industry. Laŭ la konigo, la kaligrafia konkurso jam dufoje okazis antaŭe.


Redaktoro: Kang Caiqi kaj Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments