El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finiĝis la "komerca batalo" inter Ĉinio kaj Usono

| 2018-05-22
Bookmark and Share


    Inter la 15-a kaj la 19-a de majo, Liu He, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, vizitis Usonon. Post kelktaga traktado, Ĉinio kaj Usono finfine atingis interkonsenton kaj publikigis komunan deklaron posttagmeze de la 19-a de majo (laŭ la loka tempo). La komuna deklaro montras, ke ambaŭ flankoj pliigos komercajn kunlaborojn inter si en multaj kampoj.



    La 21-an de majo, Lu Kang, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris en la regula gazetara konferenco, ke la du landoj konscias pri tio, ke la atingo de interkonsento kaj evito de "komerca batalo" profitigos ambaŭ flankojn. Li diris, ke Ĉinio ne volas streĉiĝon de la dulandaj rilatoj en komerco kaj aliaj kampoj. "La du grandaj landoj devas havi inter si bonajn rilatojn, interagojn kaj kunlaborojn en diversaj kampoj, tio certe konformas al la interesoj de la du landoj kaj de la dulandaj popoloj. Ankaŭ por la tuta mondo, tio estas bona informo." 


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments