El Popola Ĉinio>头条新闻>

ŜKO liveras novan vojon por levi nivelon de regiona komerca kunlaboro

| 2018-05-24
Bookmark and Share

    La 9an de junio 2017 en Astano, ĉefurbo de Kazaĥio, okazis la 17a Konferenco de Konsilio de Ŝtatestroj de Membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO). La konferenco oficialigis ŜKO-membrecon al Barato kaj Pakistano. Post aliĝo de tiuj du landoj, ŜKO havas pli grandan merkatan potencialon.


    Liu Huaqin, esploristo de Ĉina Akademio de Internacia Komerco kaj Ekonomia Kunlaboro, diris, ke grandiĝo de membraro de ŜKO havos evidentan influon sur regiona ekonomia kunlaboro. Post grandiĝo de membraro, la organizo kunligas mez-Azion kaj sud-Azion, ĝia radiado atingas ne nur mez-Azion sed ankaŭ sud-Azion kaj pli vastan regionon. Tio helpas konstrui sud-nordan trapasejon de Eŭrazio kaj krei pli favorajn infrastrukturajn kondiĉojn por fortigi ekonomian kaj komercan kunlaboron inter la landoj de la regiono.



    Regiono de ŜKO estos granda konsum-merkato


    Regiono de ŜKO, kun pli ol 40% de la monda loĝantaro, havos grandan konsummerkaton, precipe Pakistano kaj Barato rapide disvolvas siajn industriojn kaj havas grandan spacon por ekonomia disvolvo. ŜKO liveras pli vastan spacon de kunlaboro por mez-aziaj landoj serĉi konsum-merkaton de energifontoj kaj por Barato disvolvi konsum-merkaton de servoindustrio. Disvolvo de ĉina-pakistana liberkomerca zono kaj intertraktado pri Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco inter Ĉinio kaj Barato liveris ekzemplojn de oportuno, liberigo de komerco kaj investo en la kadro de ŜKO, kaj liveris novan vojon por levi nivelon de regiona komerca kunlaboro.


    Sendube, grandiĝo de membraro enkondukas ŜKO en novan fazon, kaj ĝia internacia influo multe kreskos. Ĉinio, Rusio kaj Barato estas BRICS-landoj kaj grandaj landoj en sia regiono. Akceli sian propran disvolvon per eŭrazia regiona kunlaboro estas la komunaj interesoj kaj voloj de la tri flankoj, kaj la bazo de kunlaboro. Alfronte novan ŝancon kaj novan defion, ĉiuj flankoj de ŜKO devas kunigi komunajn konojn, pliigi reciprokan fidon, akceli malfermon kaj integriĝon, persisti en paca disvolvo kaj kunlabori man-en-mane por efektivigi kungajnon.


    Laŭ antaŭvido de sekretariejo de la Monda Komerca Organizo, en 2035 la ekonomio de Ĉinio, Rusio kaj Barato okupos 25-33% de la monda ekonomio, kaj la regiono fariĝos loko de ĉefa kresko en la monda ekonomio. Tio priskribis bonan perspektivon de disvolvo por la regiona ekonomia kunlaboro de la organizo.


    Liu diris: "La membroj de ŜKO sin kompletigas ekonomie. Rusio kaj mez-aziaj landoj estas riĉaj je resursoj, Ĉinio elstariĝas en fabrikado, kaj Barato havas konkurenc-avantaĝon en serv-industrio. Se ĉiuj flankoj antaŭenigos liberecon de komerco kaj investo, tio liveros grandan spacon por regiona kunlaboro kaj ekonomia disvolvo de ĉiuj koncernaj landoj."



    Bona ŝanco por "La Zono kaj Vojo"


    Ling Shengli, vicprofesoro de Instituto de Internaciaj Rilatoj sub Ĉina Universitato de Eksteraj Aferoj, diris, ke grandiĝo de membraro de ŜKO estas ŝanco por efektivigo de la iniciato "La Zono kaj Vojo" proponita de Ĉinio. Post grandiĝo de membraro de ŜKO, en plenumo de la iniciato oni povas provi plurflankan kunlaboron. Unuflanke, tio povas redukti komplikecon de duflanka kunlaboro, ŝpari tempon por plurflanka intertraktado kaj eviti ripetan investon; aliflanke ĝi aldonas al ŜKO novan funkcion kaj levas ĝian internacian influon.


    Kun konsidero de ekonomia prioritato, ŜKO pliigis siajn membrojn, kaj tio liveras novan ŝancon por efektivigo de "La Zono kaj Vojo". Ĉinio devas bone uzi la mekanisman platformon de ŜKO, daŭre multigi plurflankan kunlaboron, akceli komunikadon kaj altigi fervoron de la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo", kaj ludi la rolon de plurflanka mekanismo. Ĝenerale dirite, grandiĝo de membraro de ŜKO estas granda ŝanco por efektivigi la proponon de "La Zono kaj Vojo", tamen alfrontas ankaŭ defiojn de konkurenco el grandaj landoj kaj konkurenco pri sekureco. Plej grave estas kiel pliigi la mekanisman kapablon de ŜKO kaj efektivigi bonan iradon de grandlanda reguligo kaj mekanisma reguligo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments