El Popola Ĉinio>头条新闻>

Trump nuligis la intervidiĝon kun Kim Jong-un

| 2018-05-25
Bookmark and Share


    La 24-an de majo la Blanka Domo de Usono publikigis leteron de usona prezidento Donald Trump al Kim Jong-un, gvidanto de Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR). En la letero, Trump skribis, ke lastatempe KDPR montris "fortan koleron kaj malkaŝan malamikecon", li do opinias ke nun ne estas taŭga tempo por okazigi la planitan intervidiĝon. Sed li ankoraŭ atendas ke estonte ili havu ŝancon renkontiĝi.


    La 25-an de majo, Moon Jae-in, prezidento de Korea Respubliko, diris, ke li "tre bedaŭras" pro la nuliĝo de la intervidiĝo. Li diris, ke la realigo de sennukleiĝo kaj eterna paco sur la korea duoninsulo estas neforlasebla kaj neprokrastebla historia demando. Li atendas, ke koncernaj ŝtatgvidantoj antaŭenpuŝu la solvadon per pli rektaj kaj multfojaj interparoloj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments