El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

Jingdezhen, miljara "porcelana urbo", disvolviĝas dum heredado kaj kreivo

| 2018-05-28
Bookmark and Share

   


    Dum mil jaroj, porcelanaĵoj de Jingdezhen, konata kiel porcelana urbo de Ĉinio, atingis diversajn lokojn en la mondo laŭ la antikva Silka Vojo kaj Mara Silka Vojo. Ekde reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, multe ŝanĝiĝis la ceramika industrio en la urbo. Tie individuaj entreprenoj prosperas kaj aperis multaj modernaj porcelanaĵoj kun kreiveco. Samtempe, ankaŭ turismo disvolviĝas.


    La dumiljara historio de loka ceramika industrio havigis al la urbo multajn rarajn restaĵojn. En oktobro, kiam oni finkonstruos kaj malfermos la muzeon de imperiestraj porcelanaĵoj, tie estos eksponataj multaj antikvaĵoj elterigitaj antaŭ multaj jaroj. Krome, la urbo havas projekton pri ĝenerala protektado kaj utiligo de siaj malnovaj partoj, kaj kadre de tio oni renovigos la historiajn kaj kulturajn stratojn, malnovajn fabrikojn, stratetojn kaj fornojn por konservi la kulturon, memoron kaj historion de la urbo. Plie, disvastigi kreivan porcelanaĵojn estas provo de la urbo por sin novigi kaj disvolvi dum heredado kaj protektado. 


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments