El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 1-a Forumo de Politikaj Partioj de ŜKO atingis kvar komunajn konojn

| 2018-05-28
Bookmark and Share

Reprezentantoj de la 1-a Forumo de Politikaj Partioj de ŜKO, okazinta en la 26-a de majo en Shenzhen. Fotis Meng Xianglin, raportisto de la ĵurnalo Renmin Ribao.


    La 26-an de majo la 1-a Forumo de Politikaj Partioj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) okazis en Shenzhen, Guangdong-provinco en suda Ĉinio. Ĉirkaŭ 200 reprezentantoj el pli ol 30 politikaj partioj de 18 landoj, inkluzive de ŜKO-membrolandoj, observantolandoj kaj dialogaj partneroj, diskutis pri la temo "Kunigi saĝon de politikaj partioj, evoluigi ŝanhajan spiriton kaj konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco" kaj atingis kvar komunajn konojn.


    La unua: politikaj partioj de diversaj landoj daŭre evoluigos la "ŝanhajan spiriton", ĉiam funkcios kiel gvidantoj de longdaŭra paco de la regiono, kiel akcelantoj de kuna disvolvado de la regiono kaj kiel konservantoj de civiliza interŝanĝo kaj reciproka lernado pri la regiono. 


    La dua: politikaj partioj de diversaj landoj esprimis, ke ili volas ludi sian rolon pri politika gvidado, senĉese kunigi saĝon de politikaj partioj kaj interpolitikajn komunajn konojn kaj penadi por estigi la "ŜKO-an komunumon de komuna estonteco" egalan, interhelpan, solidaran kaj kundividantan sekurecon kaj danĝeron.


    La tria: politikaj partioj de diversaj landoj esprimis, ke ili volas, laŭ la komunaj konoj atingitaj de ŝtatgvidantoj de ŜKO-membrolandoj, plu intensigi kunordigon de agadoj, plenforte subteni kunlaboron de ŜKO pri multflanka ekonomio, daŭre pliigi kunigon de "La Zono kaj Vojo" kaj aliajn kunlaborajn iniciatojn kun disvolvaj strategioj de diversaj landoj, fortigi komunikadon pri politikoj, akceli amikecon inter diverslandaj popoloj kaj aldoni novan movforton por komuna prospero kaj disvolvo de la landoj de la regiono.


    La kvara: politikaj partioj de diversaj landoj pozitive subtenos mekanismigon de la forumo inter politikaj partioj de ŜKO, kreos pli multajn ŝancojn kaj kondiĉojn por kunlaboro kaj interŝanĝo inter la politikaj partioj kaj kune antaŭenigos sanan kaj stabilan disvolvon de ŜKO. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments