El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Burkino restarigis diplomatiajn rilatojn

| 2018-05-29
Bookmark and Share


    La 26-an de majo, Wang Yi, ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio, kaj Alpha Barry, ministro pri eksterlandaj aferoj de Burkino, subskribis komunan komunikaĵon en Pekino. Ekde tiu momento ambaŭ landoj restarigis diplomatiajn rilatojn je ambasadora nivelo. Wang Yi diris, ke la restarigo de la diplomatiaj rilatoj estas longe atendata de la dulandaj popoloj kaj tiel estis inaŭgurita nova fazo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Burkino. Barry diris, ke Burkino agnoskas, ke en la mondo estas nur unu Ĉinio, la registaro de Ĉina Popola Respubliko estas la ununura laŭleĝa registaro kiu povas reprezenti la tutan Ĉinion, kaj Taiwan estas nedisigebla parto de la ĉina teritorio. 


    Roch Marc Christian Kabore, prezidento de Burkino, venos al Pekino septembre por partopreni en la Pintkunveno de la Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo kaj diskuti kun ĉina prezidanto Xi Jinping pri la amikeco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Burkino kaj inter Ĉinio kaj Afriko.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments