El Popola Ĉinio>头条新闻>

La germana gazeto Die Zeit: Donitaĵoj prezentas al vi ŝanĝantan Ĉinion

| 2018-05-29
Bookmark and Share

    La reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio iras en la 40an jaron. De planizita ekonomio al merkata ekonomio, de ĉina fabrikado ĝis saĝproduktado, de sekvo ĝis gvido de la mondo, akirinte multe da distingaj fruktoj Ĉinio ankoraŭ marŝas sur la vojo de reformo kaj pordmalfermo. Kia la ĉina ekonomio estas? La germana gazeto Die Zeit montras la sukceson de la ĉina ekonomio per donitaĵoj.


    Patent-peto


    La donitaĵoj el Eŭropa Patent-Oficejo montris, ke Ĉinio okupas la kvinan lokon en la jara rango pri patent-petoj de la mondo, tuj post Usono, Germanio, Japanio kaj Francio. Kompare kun tiu en 2016, la nombro de petoj kreskis je pli ol 16%. Plejparto de la patentoj el Ĉinio venas de kampoj pri diĝita telekomunikado kaj komputila tekniko, kio konformas al la "plano de la jaro 2025" difinita de Ĉinio. Huawei, ĉina grupo por movebla telekomunikado, estas elstara inter ili. Laŭ Eŭropa Patent-Oficejo, la grupo registris preskaŭ 2 400 patent-petojn en 2017.


    Fabrikado de ludiloj



    Jam de multaj jaroj fremdlandaj entreprenoj profitas de la bonpreza laborforto de Ĉinio. Laŭ merkat-esploristo el Ibisworld, pli ol 70% da mondaj ludiloj venas de Ĉinio. Ĉiujare Ĉinio eksportas ludilojn kun la valoro de pli ol dek miliardoj da usonaj dolaroj, kaj la vendosumo atingis ĉirkaŭ 40 miliardojn da usonaj dolaroj. Preskaŭ 607 mil ĉinoj laboras pri ludilfarado.


    Ellaso de karbona dioksido


    Ĉinio okupas la 54an lokon en la monda rango pri pokapa ellaso de karbona dioksido, kaj multe post Germanio (la 34an). Tamen la pokapa statistika donitaĵo ne povas kaŝi, ke Ĉinio ankoraŭ estas unu el la grandaj landoj, kiuj minacas la klimaton. Ĉinio havas grandan influon sur la monda klimato.


    La kresko de ĉina ekonomio ne estas tiom rapida kiel antaŭe, kaj la registaro fermas postiĝintajn kaj superflue produktkapablajn karbajn termoelektrajn centralojn por plibonigi la aerokvaliton en grandaj urboj. Laŭ takso de internacia energi-instituto, ĝis 2040 porcio de karbo en elektro-produktado reduktiĝos je 40%. Male renovigeblaj energifontoj fariĝos la ĉefa fonto de elektro-produktado.


    Leviĝo de nova meza klaso


    Ĉinio evoluas al ekonomie granda lando, kaj pliiĝas riĉuloj. Tamen la reala skalo de la nova meza klaso en Ĉinio estas malfacile difinita. La svisa grupo Credit Suisse kalkulis, ke Ĉinio havis 109 milionojn da homoj en nova meza klaso en 2015. Antaŭ tio, la brita Ekonomikisto havis la donitaĵon de pli ol 400 milionoj laŭ la Esplor-Centro Pew kaj la kompanio McKinsey. Tamen ili diris, ke 75% el ili apartenas al mez-malsupra klaso. De kiu ajn difino, la posedaĵoj de ĉinoj ja kreskas, kaj laŭ la donitaĵo de Credit Suisse la riĉaĵoj de nova meza klaso superis sep miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe ol Francio, Germanio kaj Britio.


    Altrapida fervojo


    Konstruado de infrastrukturo, subtenata de la ŝtato, jam fariĝis unu el la motoroj por kreskigi la ĉinan ekonomion en la lastaj kelkdek jaroj. Altrapida fervojo ludas gravan rolon en tiu flanko. La fervojo mallongigas la distancojn inter lokoj en la lando, kaj elstarigis la pozicion de Ĉinio pri alta tekniko.


    La plej okupitaj fervojoj estas inter Pekino kaj Guangzhou kaj inter Pekino kaj Ŝanhajo, kiuj veturigas pli ol 100 milionojn da homoj/fojoj ĉiujare.


    Edukado



    En 2004 la registritaj lernantoj en Ĉinio kalkuliĝis al 18 milionoj. En dek jaroj la nombro duobliĝis. Pro ekonomia kresko kaj leviĝo de nova meza klaso, edukado ĝuas pli kaj pli altan prioritaton en la ĉina socio. Grandaj urboj havas avantaĝon en edukado, tamen nun la enir-ekzameno de lernejoj estas pli kaj pli rigora, ĉar ĉiuj gepatroj deziras sendi siajn infanojn al la plej bonaj lernejoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments