El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ambasadoro de Kazaĥio al Ĉinio atendas, ke la pintkunveno en Qingdao aldonu al ŜKO novan movforton

| 2018-05-30
Bookmark and Share

    Kazaĥio estas la plej granda lando en Centra Azio kaj unu el la iniciatintoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO). Ĝi servis kiel prezidanta lando de la lasta pintkunveno de ŜKO. Ĝi estas ankaŭ grava lando en kunlaboro de "La Zono kaj Vojo",  kaj ĝis nun Ĉinio kaj Kazaĥio kunlaboris en pli ol 50 projektoj kadre de "La Zono kaj Vojo". 


Shakhrat Nuryshev, ambasadoro de Kazaĥio al Ĉinio


    Pri la okazonta pintkunveno de ŜKO en Qingdao, Shakhrat Nuryshev opinias, ke en ĉiuj lingvoj "kunigo" havas la saman signifon "kunlaboro", kio ankaŭ estas ŝlosilo kaj fundamento de disvolvado de ŜKO. Nun ŜKO konsistas el 18 landoj, inkluzive de membrolandoj, observantaj landoj kaj dialogaj partneroj. Tiuj landoj diferencas pri teritorio, nombro de loĝantoj, kulturo kaj lingvo, tamen ili havas la saman deziron pri paco kaj prospero. 


    Nuryshev konstatis, ke dum la pasintaj 17 jaroj, la plej granda kontribuo de ŜKO estis helpi konservadon de la paco kaj stabileco de Centra Azio, kaj akceli prosperon kaj disvolvon de diversaj landoj en la regiono. La organizo estas konsiderata kiel ekzemplo tiu-flanke. La iniciato "La Zono kaj Vojo" prezentita de Ĉinio estas tre simila al la ideo de ŜKO pri akcelo de ekonomia evoluo. Do ŜKO povas funkcii kiel bona platformo por realigo de la iniciato, kaj ĉiu membrolando tre volas, kune kun Ĉinio, efektivigi koncernajn projektojn de "La Zono kaj Vojo" en sia teritorio por plue antaŭenigi ekonomian disvolvadon.



    Nuryshev kredas, ke la pintkunveno en Qingdao certe sukcesos. Ĉar Ĉinio, kiel deĵoranta prezidantolando, agadis pozitive, okazigis multajn grandajn aktivecojn, kaj ellaboris serion da gravaj dokumentoj, inkluzive de la plej grava deklaro de Qingdao, kiu temas pri kiel plu intensigi kunlaborojn inter ŜKO-membrolandoj, kaj pri starpunktoj de ŜKO pri internaciaj kaj regionaj aferoj. Li esperas, ke la ĉi-foja pintkunveno alportos novan movforton al kunlaboro kaj disvolviĝo de ŜKO. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments