El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina Kosmostacio faros internacian kunlaboron

| 2018-05-31
Bookmark and Share


    Vespere de la 28a de majo, ĉina delegacio en Vieno kaj Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Eksteraj Spacaj Aferoj kune publikigis anoncon pri internacia kunlaboro en ĉina kosmostacio. Ĉiuj landoj estas invititaj por fari eksperimentojn en kaj ekster la estonta kosmostacio de Ĉinio. Tio estas la unua fojo ke Ĉinio malfermas kosmostacion por internacia kunlaboro.


    La ĉefa parto de ĉina kosmostacio estos lanĉita ĉirkaŭ 2020, kaj la tuta stacio estos finkonstruita kaj inaŭgurita en 2022. Ĝi estas planita por funkcii dum 10 jaroj en orbita alteco inter 340 km kaj 450 km. La kosmostacio kunportas tri astronaŭtojn samtempe por loĝado kaj laboro, kaj ses astronaŭtojn dum labortransdona periodo. 


Redaktoro:Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments