El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio eĥis al la diro de Putin "Ĉinio estas fidinda partnero de Rusio"

| 2018-05-31
Bookmark and Share


    Lastatempe, Vladimir Putin, rusa prezidento, diris dum la Internacia Ekonomia Forumo en Sankt-Peterburgo, ke Ĉinio estas fidinda partnero de Rusio.


    Putin diris, ke la Komunista Partio de Ĉinio, per gravaj decidoj, kreis pli favorajn kondiĉojn por profundigo de la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio. Tio estigas pli stabilajn kaj fidindajn rilatojn inter la du landoj kaj ebligas la planadon de ambaŭ flankoj por kunlaboroj mezperiodaj, kaj eĉ longperiodaj, kun bonaj perspektivoj. Kaj tio estas la faktoro kun reala signifo por ambaŭflankaj rilatoj. 



    Pri tio Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris en la regula gazetara konferenco, ke Ĉinio tute konsentas kaj alte taksas tiun ĉi pozitivan diron de Putin. La ampleksa strategia kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj Rusio havas gravan signifon por la du landoj kaj por la mondo. Ambaŭ flankoj reciproke respektas, interfidas, egale kunlaboras, komprenas kaj subtenas unu la alian en gravaj internaciaj aferoj. Tio estas modelo de rilatoj inter grandaj landoj en nuna epoko kaj ankaŭ grava kontribuo al la tutgloba strategia stabileco, al formigo de novtipaj internaciaj rilatoj kaj al konstruado de homara komunumo de komuna estonteco.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments