El Popola Ĉinio>头条新闻>

Film-festivalo de landoj de ŜKO okazos en Qingdao

| 2018-06-04
Bookmark and Share

La 15an de aŭgusto 2017 en Wanda-urbeto de Danzhai-gubernio, en Guizhou-provinco, okazis la dua somera kampado de ŜKO. Rusa daŭriganto de nemateria kultura heredaĵo montras al vizitanto la faradon de tradicia argila rusa ludilo.


    Ĉinio, deĵoranta prezidantolando de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), iniciatis la film-festivalon de landoj de ŜKO, kiu okazos inter la 13a kaj 17a de junio en Qingdao, kromnomata "kina urbo". Ĉinio, Barato, Kazaĥio, Kirgizio, Pakistano, Rusio, Taĝikio, Uzbekio, Afganio, Belorusio, Irano, Mongolio kaj aliaj membrolandoj de ŜKO partoprenos en la agado por akceli interŝanĝon kaj kunlaboron de kulturoj kaj filmoj.


    La juĝantaro el 12 fakuloj de la landoj de ŜKO aljuĝos la plej elstarajn verkojn el preskaŭ 60 filmoj. Han Sanping, konata reĝisoro kaj produktoro estos prezidanto de la juĝantaro, kaj konata film-stelulo Jackie Chan servos kiel figura ambasadoro de la festivalo.


    Ankaŭ ekspozicio de produktoj el 16 landoj de ŜKO okazos en Qingdao post la pintkunveno.


Qingdao-a Orienta Kinejo


    La eksponaĵoj estos tipaj produktoj el la koncernaj landoj, inkluzive de nutraĵoj, donacoj, metiartaĵoj, turismaj produktoj, kreivaj produktoj, ĉiutagaj produktoj, konsumaĵoj, agrikulturaj produktoj ktp. Por ke ĉinaj firmaoj kaj ĉinoj pli bone konu la kulturon kaj karakterizaĵojn de produktoj de la landoj, la ekspozicioj estos montritaj en kaj ekster la Interreto.


    Ĝis nun Qingdao starigis ekonomian kunlaboran partnerecon kun 12 urboj (provincoj kaj institucioj) de la ŜKO-landoj Rusio, Kazaĥio, Kirgizio, Barato, Pakistano, Kamboĝo kaj Nepalo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments