El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Usono interkonsiliĝis pri ekonomio kaj komerco

| 2018-06-05
Bookmark and Share


    En la 2a kaj la 3a de junio, en Diaoyutai-a Ŝtat-gastejo de Pekino, vic-ĉefministro de Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio Liu He kaj lia teamo kunvenis kun usona teamo gvidita de komerca sekretario Wilbur Ross. Ili diskutis pri komercaj aferoj de la du landoj kaj interŝanĝis opiniojn pri kiel efektivigi la interkonsenton de Vaŝingtono inter ambaŭ landoj, kaj pri kunlaboro en agrikulturo, energifonto kaj aliaj kampoj. La interkonsiliĝo atingis efikan kaj konkretan progreson. Ankaŭ restis kelkaj detaloj, kiuj bezonas certigon.



    Por kontentigi la kreskantan bezonon de la popolo kaj la postulojn de ekonomia disvolviĝo, Ĉinio volas multigi importadon el ĉiuj landoj, inkluzive de Usono. Tio estas utila por ambaŭ landoj kaj la tuta mondo. Reformo, pordmalfermo kaj grandigo de enlanda konsumo estas ŝtata strategio de Ĉinio, kio estas neŝanĝebla. 


    La interkonsentoj atingitaj de Ĉinio kaj Usono devas esti bazitaj sur la premiso, ke la du landoj kunlaboru kaj ne okazigu komercan militon. Se Usono starigos komercajn sankciojn, inkluzive de altigo de tarifoj, ĉiuj ekonomiaj kaj komercaj atingoj inter la du landoj ne plu efikos. 


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments