El Popola Ĉinio>头条新闻>

Proparolanto de Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj: la vizito de Putin al Ĉinio injektos novan impulson por disvolviĝo de dulandaj rilatoj

| 2018-06-06
Bookmark and Share

内容


     La 5-an de junio, Hua Chunying, proparolanto de Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris en regula gazetara konferenco, ke la ŝtatafera vizito de la rusa prezidento Vladimir Putin al Ĉinio, okaze de la Pintkunveno de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), injektos novan impulson por disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj.


     Laŭ Hua Chunying, la ĉi-foja vizito de Putin estos lia unuafoja ŝtatafera vizito al Ĉinio en lia nova oficperiodo, kaj estos ankaŭ la unuafoja renkontiĝo de gvidantoj de la du landoj ĉi-jare. Tio estos tre grava por plani la disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio kaj antaŭenigi kunlaborojn inter la du landoj en diversaj kampoj.


     "Dum la vizito, ĉina prezidanto Xi Jinping faros interparolojn grand- kaj malgrand-skalajn kun Putin, kaj ili ankaŭ kune renkontiĝos kun raportistoj, ĉeestos subskriban ceremonion kaj bonvenigan bankedon. Krome, ili interŝanĝos opiniojn pri ĉina-rusaj rilatoj, kunlaboroj en ĉefaj kampoj, kaj pri internaciaj kaj regionaj aferoj komune zorgataj", diris Hua Chunying.


     Laŭ la kutimo, la du landoj publikigos gravajn politikajn dokumentojn kaj subskribos interkonsentojn pri kunlaboroj en diversaj kampoj. Krom supre menciitaj aktivecoj, la du gvidantoj partoprenos ankaŭ kulturajn aranĝojn, kaj faros pluajn interŝanĝojn en malstreĉa kaj amika atmosfero.


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments