El Popola Ĉinio>头条新闻>

Afgana klerulo: ŜKO starigis platformon por disvolvo de Afganio

| 2018-06-07
Bookmark and Share


    Afganio estas observantolando de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), kaj diversaj rondoj de la lando atentas la okazon de la Pintkunveno de ŜKO en Qingdao. Hawari, direktoro de Kabula Centro pri Internaciaj Rilatoj kaj Strategio, diris, ke ŜKO liveris bonan platformon por disvolvo de Afganio, kaj li esperas, ke la pintkunveno donos al Afganio novan ŝancon por disvolvado.


    Li diris, ke kontraŭterorisma klopodo de ŜKO pliigas fidon kaj kapablon de Afganio kontraŭ terorismo. Ekde sia fondiĝo, ŜKO ĉiam prioritatas konservadon de regionaj sekureco kaj stabileco.


    Li diris, ke Afganio estas observantolando de ŜKO, kaj Ĉinio konstante subtenas partoprenon de Afganio en koncernaj agadoj kadre de ŜKO. ŜKO ne nur vastigis eksterajn kanalojn de Afganio, sed ankaŭ starigis decan platformon por pragmata kunlaboro inter Afganio kaj najbaraj landoj.


    Li diris ankaŭ, ke ŜKO starigis platformon por partopreno de Afganio en regiona integriĝo kaj puŝo de interligo kaj interlaboro. En la lastaj jaroj, membrolandoj de ŜKO akiris fruktojn en strategia integriĝo de "La Zono kaj Vojo" kaj kunlaboro pri produktkapabloj. Afganio esperas ankaŭ, ke ĝi povos kapti la ŝancon por akceli sian ekonomian disvolvon.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments