El Popola Ĉinio>头条新闻>

Speciala reprezentanto de rusa prezidento pri ŜKO-aferoj: "Ŝanhaja spirito" gvidu disvolviĝon de ŜKO-regiono

| 2018-06-07
Bookmark and Share

La Pintkunveno de Ŝanhaja Kunlabora Organizo inaŭguriĝos en Qingdao, la 9-an de junio.


    "Rusio, Ĉinio kaj aliaj membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) bone kunlaboras en diversaj kampoj, ĉar ekde la fondiĝo de la organizo, ĝiaj membrolandoj klopodas por krei ŜKO-regionon gvidatan de la 'ŝanhaja spirito' pri reciproka konfido, kunprofito, egaleco, konsiliĝo, respekto al diversaj kulturoj kaj penado por komuna disvolvado." Tion diris Bakhtiyer Khakimov, speciala reprezentanto de rusa prezidento pri aferoj de ŜKO. 


    Khakimov diris, ke post sia enposteniĝo kiel deĵoranta prezidantolando de ŜKO lastjare, Ĉinio kontribuis al ŜKO per enhavoriĉa disvolv-plano, kiu akcelis kunlaborojn inter ŜKO-membrolandoj. Ĝi ankaŭ pozitive ekspluatis potencialajn fortojn de la membrolandoj kaj prenis multe da rimedoj por antaŭenigi pluan disvolviĝon de la organizo.   


    Li konstatis, ke ŜKO respondecas pri sintezaj aferoj de sia regiono, kaj ĝiaj membrolandoj kunlaboras pri politiko, ekonomio, kulturo, interpopola komunikado kaj aliaj kampoj. Batalo kontraŭ terorismo, frakciismo kaj ekstremismo, kaj konservo de sekureco de ŜKO-regiono ankaŭ estas gravaj taskoj de la organizo nuntempe. 


    Li diris ankaŭ, ke Rusio kaj Ĉinio komprenas unu la alian, strikte kunlaboras kaj kreis amikan kaj intersubtenantan labor-etoson, kiu estas tre grava por ŜKO. Rusio kaj Ĉinio ambaŭ estas iniciatintaj membrolandoj de ŜKO, kiuj ekde la fondiĝo de la organizo strikte kunlaboras kadre de ŜKO, kaj kuna traktado de ŜKO-aferoj estas grava parto de disvolvado de la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio. 


    "Rusio kaj Ĉinio sin tenas je 'ŝanhaja spirito' kaj kune penadas. Pro tio, ŜKO estas memfida kaj starpunktofirma en traktado de regionaj kaj tutmondaj aferoj, kaj gajnis internacian prestiĝon", diris Khakimov.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments