El Popola Ĉinio>头条新闻>

Asano Katsuhito: Ĉinio enkorpigis la postulon de “ŝanhaja spirito”

| 2018-06-11
Bookmark and Share


    La 18a Kunveno de Konsilio de Ŝtatestroj de Membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) okazis en la urbo Qingdao de la provinco Shandong, en la 9a kaj 10a de junio. Japana eks-vicministro pri eksterlandaj aferoj Asano Katsuhito esprimis siajn opiniojn pri ŜKO.


    Asano Katsuhito opinias, ke la ideo “ŝanhaja spirito” de prezidanto Xi Jinping estas baza principo por funkciigo de ŜKO. Ĉinio, laŭ la postulo de “ŝanhaja spirito”, pruvas al aliaj membrolandoj sian politikan sintenon pri reciprokaj fido kaj profito, egaleco, interkonsiliĝo, respekto al diversaj kulturoj kaj klopodo por komuna evoluo.


    Asano Katsuhito emfazis, ke la iniciato “La Zono kaj Vojo” ne nur alportos profitojn kaj prosperon al landoj kaj popoloj laŭlonge de “La Zono kaj Vojo”, sed ankaŭ helpos plibonigi la vivojn de popolanoj en Meza Oriento kaj Afriko. Pri tio Ĉinio havas tre gravan respondecon.  


    Asano Katsuhito opinias ankaŭ, ke pro manko de sinteno pri kunlaboro en“La Zono kaj Vojo”, Japanio perdis multajn ŝancojn. Li ĉiam proponas, ke Japanio laŭeble plej frue engaĝiĝu en la iniciato.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments