El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiel Wang Yi taksis la atingojn de la pintkunveno de ŜKO en Qingdao?

| 2018-06-12
Bookmark and Share


    En la 10-a de junio Wang Yi, ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio, diskonigis al amaskomunikiloj la atingojn de la pintkunveno de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Qingdao.


    Li konstatis, ke dum la pintkunveno, ĉiuj flankoj unuanime konsentis profundigi kunlaboron en la konstruado de homara komunumo de komuna estonteco. Ĝenerale, la atingoj estas en kvin kampoj.  


    Unue, nova plano estis farita por la disvolviĝo de la organizo. Kvankam la skalo de ŜKO pligrandiĝis kaj ĝia membraro plimultiĝis, unueco kaj konfido restas kiel ĝia principo. Tiel dum la ĉi-foja pintkunveno estis aprobita la 5-jara plano por efektivigi la Traktaton pri Eterna Amikeco kaj Kunlaboro inter Membrolandoj de ŜKO kaj la plano gvidos la disvolviĝon de ŜKO en la venontaj kvin jaroj.


    Due, novaj rimedoj estis lanĉitaj por antaŭenpuŝi kunlaboron pri sekureco. La pintkunveno aprobis gravajn dokumentojn, enfokusigantajn faktorojn kiuj endanĝerigas regionan sekurecon, inkluzive de 3-jara kunlabor-plano kontraŭ la "Tri fifortoj" de terorismo, separatismo kaj ekstremismo. Samtempe, la pintkunveno ankaŭ atentas preventon de la disvastiĝo de ekstremismaj ideoj kaj ellaboris koncernajn rimedojn. Estis aprobitaj ankaŭ la komunaj vortoj de gvidantoj de la membrolandoj al junuloj. Ili alvokas, ke junuloj estigu ĝustan nocion pri la valoro, batalu kontraŭ ekstremismaj ideoj kaj kontribuu por stabileco kaj paco de la regiono.


    Trie, nova movforto estis injektita al ekonomia kunlaboro. Dum la pintkunveno estis aprobitaj multe da kunlabor-dokumentoj pri faciligo de komerco, nutraĵa sekureco, dogana kunlaboro ktp.. Kaj estis publikigita la komuna deklaro pri komerca faciligo. Gvidantoj de la membrolandoj unuanime konsentis persisti en plurflankismo kaj kontraŭi al komerca protektismo.


    Kvare, novaj atingoj pri kultura kunlaboro estis akiritaj. ŜKO multe atentas medi-protektadon. La gvidantoj de la membrolandoj de ŜKO aprobis la ideon pri kunlaboro en medi-protektado. Kaj ili decidis daŭrigon de kunlaboroj pri kulturo, edukado, scienc-teknologio, sano, turismo kaj sporto, kaj tiuj inter junuloj, virinoj kaj amaskomunikiloj.


     Kvine, nova situacio de ekstera komunikado estis kreita. La "amika rondo" de ŜKO pligrandiĝas. Krom respondeculoj de longtempaj kunlaborantoj, inkluzive de Unuiĝintaj Nacioj, ankaŭ reprezentantoj el Eŭrazia Ekonomia Unio, Internacia Mona Fonduso kaj Monda Banko partoprenis en la ĉi-foja pintkunveno. Tio montras, ke la konceptoj de ŜKO estas akceptitaj kaj aprobitaj de multaj landoj kaj internaciaj organizoj, kaj ĝia influo estas pli kaj pli atentata de ili.  


Redaktoro:Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments