El Popola Ĉinio>头条新闻>

Angela Merkel: Eŭropo devas kunlabori kun Ĉinio

| 2018-06-12
Bookmark and Share


    Vespere de la 10-a de junio, Angela Merkel, kanceliero de Germanio, diris, ke ŝi sentas malesperon pro la agoj de usona prezidento Donald Trump dum la pintkunveno de G7. Laŭ ŝi, Eŭropo ne povas dependi de partneraj rilatoj trans Atlantiko, sed devas unuiĝe plifortiĝi kaj kunlabori kun Ĉinio kaj aliaj landoj.



    Post partopreno en la pintkunveno de G7 en Kanado, Angela Merkel revenis al Germanio kaj ricevis intervjuon de germana televidstacio en la vespero de la 10-a de junio. Ŝi diris, ke estas malesperige tio, ke Trump subite rifuzis subskribi la komunan komunikaĵon de la pintkunveno.


    Merkel diris, ke la decido de Trump ne signifas la finon de la partneraj rilatoj trans Atlantiko, "sed ni ne devas senpripense dependi de tiuj ĉi rilatoj", kaj devas kune memfortiĝi kaj antaŭenigi kunlaborojn kun Ĉinio kaj aliaj landoj. Ŝi diris, ke ŝi ne intencas forlasi la kadron de G7, "sed, Germanio devas dialogi kun Rusio, kaj intensigi kunlaborojn kun Japanio, Kanado, Barato, kaj Ĉinio."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments