El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj sciencistoj plantas rizon en mez-orienta dezerto

| 2018-06-13
Bookmark and Share


    La brita ĵurnalo The Daily Telegraph raportis en la 9a de junio, ke en dezerto apud Dubajo, ĉinaj sciencistoj plantis sekeco-rezistan rizon per sensaligita mar-akvo, kaj akiris bonan rezulton.


    Laŭ la raporto, oni konsideras, ke salalkal-tolerebla rizo povas solvi manĝaĵo-malsufiĉon en la plej malriĉa tero de la mondo. En la urbo Qingdao de orienta Ĉinio, sciencistoj de esplorcentro pri plantado de rizo per marakvo disvolvis salalkal-tolereblan rizon kun produktokvanto de pli ol 7.5 tunoj po hektaro. Ekde januaro 2018 tiu rizo estas plantita en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE).


    La ĵurnalo raportis, ke oni jam planis fari kultivan eksperimenton en 100-hektara  kampo. Estonte riz-kampoj espereble povos kovri pli ol 10% de la teritorio de UAE.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments