El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kankroj transportataj de Ĉinio al Rusio

| 2018-06-14
Bookmark and Share


    La 14-an de junio laŭ la pekina tempo, komenciĝos la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Nun, 100 mil kankroj el Jingzhou, urbo de la provinco Hubei, Ĉinio, vojaĝas al Moskvo, Rusio, per ĉina-eŭropa kargotrajno. Post malfermo de la Futbala Mondpokalo, futbalŝatantoj en Rusio povos manĝi kankrojn dum spektado de la futbalaj matĉoj. 


    Laŭraporte, la kankroj estas en malvarmaj konteneroj dum la vojaĝo. La kankrotransportaj konteneroj estas ekipitaj per elektra temperatur-rega sistemo. Ĝi povas regi la temperaturon en la vagonaro inter minus 25 gradoj kaj 25 gradoj.


    Krom la kankroj, kun la alproksimiĝo de la Futbala Mondpokalo, pli da varoj el Xiamen, Fujian-provinco de Ĉinio, atingos Moskvon.  


    Post la oficiala ekfunkciado de ĉina-eŭropaj kargotrajnoj en marto 2011, ĝis marto de la kuranta jaro, ili veturis pli ol 7 600 fojojn kaj atingis 41 urbojn de 13 landoj en Eŭropo. 


    La ĉina-eŭropaj kargotrajnoj antaŭenigis la komercan integriĝon de la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". Laŭ fakuloj, ĉina-eŭropaj kargotrajnoj transiras la Eŭrazian Kontinentan Ponton, kaj ŝparas du trionojn de la tempo postulata de mara transporto. Ili multe reduktas la transportan tempon de varoj kaj funkcias kiel sekura, altefika kaj oportuna "rekta trajno" por komerco inter Ĉinio kaj Eŭropo. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments