El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hun Sen: Kamboĝo multe profitis de“La Zono kaj Vojo”

| 2018-06-14
Bookmark and Share


    En la ceremonio por funkciigo de la pligrandigita ŝtata aŭtovojo n-ro 6 en Kamboĝo, okazinta en la 11-a de junio, Hun Sen, ĉefministro de la lando, diris ke la disvolviĝo de Ĉinio pozitive influis multajn landojn en la mondo, inkluzive de Kamboĝo, kiu multe profitis de la kunlaboro pri "La Zono kaj Vojo". 


    La pligrandigita aŭtovojo, de la provinco Kampong Cham ĝis Siem Reap,  longa je 251.14 kilometroj, estas konstruita de Ŝanhaja Konstrua Grupo per monprunto je favoraj kondiĉoj provizita de ĉina registaro. 


    Hun Sen diris, ke tiu aŭtovojo estas tre grava por la disvolviĝo de turismo kaj komerco de Kamboĝo. Oportunaj aŭtovojoj konstruitaj kun la helpo de ĉina registaro en Kamboĝo ludas gravan rolon por antaŭenpuŝi interligon kaj interkomunikadon, kaj akceli ekonomian disvolviĝon de la lando. 


Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments