Scienca edukado en Ĉinio

| 2018-06-15
Bookmark and Share

    Sen pezaj investoj en edukado lando ne progresas, kaj mi pasis plejparton de mia vivo studante, unue en lernejoj, poste en universitatoj. Mi estis scivolema pri sciencoj ekde tre frua aĝo, kaj mia scivolemo igis min akiri multajn sciojn, kiujn miaj samaĝuloj ne havis, kaj pro tio mi estis ĉiam rigardata kiel strangulo kaj kreskis en relativa izoliteco, kiu igis min eĉ pli legema kaj scivolema.


Mamuto en la Paleozoologia Muzeo


    Oni povas supozi ke lernejo tre interesis min, sed tute male, dum elementa kaj baz-lernejo lecionoj tre enuigis min pro tio, ke multon mi jam sciis, kaj por pasigi la tempon mi petoladis en la klasĉambro. Tiel miaj instruistoj samtempe admiris min kiel modela lernanto kaj furioziĝis pro miaj petolaĵoj. Por mezlernejo mi ricevis stipendion por studi en lernejo taŭga por mia lernoritmo, kaj sekve mi studis en universitatoj, unue fizikon, post literaturon, kaj pasintjare diplomiĝis pri interlingvistiko.


    Multaj homoj pensas ke mia pasio por sciencoj finiĝis kiam mi elektis studi literaturon, sed tio malveras: dum mi estis studento pri literaturo mi samtempe laboris en muzeo pri sciencoj, kaj tiun laboron mi ŝategis. Scienco, kiel ni ĉiuj scias, estas esenca por disvolviĝo de la socio, kaj pro tio mi ĉiam atentis pri la evoluo de sciencoj en la landoj kiujn mi vizitis.


    En la 18-a de majo, Internacia Muzea Tago, eblis senpage viziti 99 muzeojn en Pekino, kaj aliaj muzeoj vendis rabatitajn biletojn. Mi profitis la okazon por senpage viziti Pekinan Planetarion dum mia tagmanĝa paŭzo. Unu tago pli frue, ĉina registaro anoncis subvencion je pli ol 80 milionoj da juanoj al sciencaj muzeoj, por ke infanoj povu ilin viziti senpage ekde la venonta jaro, bedaŭrinde tio ne validas por Pekino kaj Ŝanhajo, por eviti ke kelkaj homplenaj muzeoj ricevu eĉ pli da vizitantoj!


Enirejo de la konstruaĵo B de Pekina Planetario


    Tio estas tre for de la brazila realo: unue, en granda brazila urbo ne troviĝas tiom da muzeoj, kaj tiuj, kiuj ekzistas, kutime ricevas malmultajn vizitantojn, malgraŭ tio, ke biletoj al tiuj muzeoj estas kutime senpagaj aŭ kostas tre malmulte. Due, ĉar en Ĉinio mi ofte vidas familiojn en muzeoj, dum statistikoj montras ke granda parto de la brazila socio neniam vizitis muzeon.


    Antaŭ ol rakonti pri la vizito al la planetario, mi volas rakonti pri alia epizodo: en aprilo mi kaj kelkaj ĉinaj esperantistoj vizitis la Sciencan Muzeon de Ĉinio, kie laboras samideano Ĝojlo, kiu gvidis nin en Esperanto tra la muzeo, kie troviĝas multaj eksperimentoj kiuj interesigas infanojn pri sciencoj kaj montras al ili, ke per simplaj aparatoj eblas pruvi la pravecon de sciencaj teorioj. Mi aparte atentis pri tio, ke estis pluva tago, tamen la muzeo estis plena de studentoj el lernejoj (eĉ en sabato lernejanoj ekskursas al muzeoj!) kaj infanoj kun siaj gepatroj, kiuj instigas ilin kaj faras demandojn por kontroli kion ili lernis. Mi ne kapablas priskribi kiom da ĝojo tiuj scenoj donis al mia koro, ĉar eksterlande pli kaj pli da homoj rifuzas akcepti bazan sciencon kaj inventas frenezajn konspirajn teoriojn por pravigi siajn vidpunktojn: la nova modo nuntempe estas diri ke nia planedo estas plata, ne ronda kiel asertas la scienco, kaj sciencistoj mensogas al ni.


    Sed la listo de absurdaĵoj estas multe pli granda. Ekzemple, dum epidemio de malsanoj disvastigataj de kulo, multaj homoj en Brazilo komencis mortigi simiojn pro onidiro, ke simioj kontribuas por disvastigo de la malsano. Fakte simio, samkiel homo, estas viktimo de tiu malsano, ne ĝia disvastiganto, kaj homo kiu ĝin mortigas simple neas bazan biologion lernitan en lernejo.


Esperantistoj antaŭ dinosaŭro en la Scienca Muzeo de Ĉinio


    Interreto fariĝis grava ilo por diskonigo de nesciencaj teorioj, konspiroj kaj onidiroj kiuj estas evidente falsaj. Mi jam vidis filmetojn kreitajn por “pruvi”, per hejmaj eksperimentoj, ke firmaoj injektas plaston en manĝaĵo, ke bonprezaj ovoj estas faritaj per kemia procezo, inter aliaj stultaĵoj. Bazaj konoj pri sciencoj sufiĉas por ke oni malkredu tiujn onidirojn de interreto kaj estu instigata priesplori la temon anstataŭ akcepti facilajn klarigojn.


    Scienca edukado fariĝis ege necesa en nia epoko kaj la plenplenaj sciencaj muzeoj de Pekino donas al mi esperon pri la estonteco. Almenaŭ en Ĉinio homoj atentas pri la graveco de tio. En la Scienca Muzeo de Ĉinio mi kaj aliaj esperantistoj spektis filmeton prejekciitan sur globa ekrano, kaj samideano Ĝojlo klarigis al ni ke la aparataro uzata en tiu ĉambro estas la plej aktuala en la mondo. En tiu muzeo, samkiel en la planetario kaj multaj aliaj sciencaj muzeoj en Pekino, estas kinejoj por prezentado de sciencaj filmoj en tri aŭ kvar dimensioj, kaj en kelkaj muzeoj estas ankaŭ globa ekrano. La kinĉambrojn vizitas multego da homoj.


    Survoje al la planetario dum la Internacia Muzea Tago mi havis du surprizojn: la unua estis tio, ke inter ĝi kaj la najbara Paleozoologia Muzeo estis pluraj grupoj de studentoj akompanataj de siaj instruistoj: por profiti la senpagan viziton en tiu dato, lernejoj aranĝis ekskursojn por siaj lernantoj tra pluraj muzeoj! La alia surprizo estis ĉe la enirejo de la planetario: tie estis mezlernejaj studentoj eksponantaj sciencajn eksperimentojn aŭ inventaĵojn. Estis tie multaj robotoj kreitaj de tiuj studentoj.


La konstelacioj, laŭ tradicia ĉina astronomio


    Sed plej plaĉis al mi la planetaria butiko. Ĝi vendas multajn varojn, pri kiuj revas brazilaj instruistoj pri sciencoj: ludiloj por instrui sciencajn konceptojn, tergloboj, lungloboj, mapoj (inkluzive de mapo de la konstelacioj sur ĉielo, en du versioj, laŭ okcidenta astrologio kaj laŭ tradicia ĉina astrologio), ĉieldiagramoj, aparatoj por fari eksperimentojn kaj eĉ teleskopoj. Multaj brazilaj instruistoj volas aĉeti tiajn aparatojn kaj ne sukcesas trovi ilin en Brazilo. Kelkaj privataj lernejoj importas tiujn aparatojn, kaj estas ankaŭ instruistoj, kiuj improvize konstruas siajn proprajn aparatojn.


    Mi memoras pri kiam kelkaj studentoj fondis astronomian klubon en mia universitato. Kelkaj havis propran teleskopon, unu eĉ ŝatis fari belajn fotojn de la ĉielo kaj sendi al la grupo, kaj ni foje renkontiĝis por ĉielobservado, unufoje ni eĉ ekskursis al observejo. Nur unu el niaj membroj havis ĉieldiagramon, kiun ŝi aĉetis en Usono, kaj ĝi montras la ĉielon de la norda hemisfero, do estis neuzebla en Brazilo. Ni mem, per papero kaj kartono, konstruis niajn ĉieldiagramojn por la suda hemisfero.


    La najbara Paleozoologia Muzeo estis vizitita de mi pasintjare. En ĝi troviĝas multaj fosilioj, kaj semajnfine tie estas multaj infanoj kun siaj gepatroj, verŝajne pro la proksimeco de tiu loko al la Pekina Zoologia Parko. En labortagoj mi supozas ke lernejanoj ekskursas al ĝi.


Vizitanto observas meteoritojn en Pekina Planetario


    Unu semajno antaŭ la Internacia Muzea Tago mi vizitis la Ĉinan Muzeon pri Geologio, kaj vidis specimenojn de mineraloj el multego da landoj, kaj la eksponaĵoj estas tre bone prezentataj al la publiko. En unu etaĝo de tiu muzeo ankaŭ eblas vidi fosiliojn de dinosaŭroj. Ĉiuj muzeoj menciitaj en tiu ĉi artikolo, krom la Scienca Muzeo de Ĉinio, estas piede atingeblaj el mia hejmo. Ili ĉiuj temas pri sciencoj kaj estas ofte homplenaj.


    Post preskaŭ tri jaroj loĝanta en Pekino, mi ankoraŭ ne sukcesis viziti la plejparton de la muzeoj kaj sciencaj allogaĵoj de Ĉinio. Mi neniam faris detalan viziton al ĉina lernejo por kontroli kion kaj kiel ili instruas, sed la infrastrukturo de ĉinaj lernejoj, almenaŭ pri sportoj, estas bonega. Mi kredas ke ankaŭ pri sciencoj ĉinaj lernejoj elstaras, ĉar mi vidis ke mezlernejaj studentoj disvolvas robotojn kaj partoprenas en konkursoj pri sciencoj. Cetere en Ĉinio instruistoj kaj lernejoj povas facile kaj bonpreze aĉeti aparatojn malfacile akireblajn en multaj landoj, kiuj povas esti uzataj en instruado de sciencoj.


    Mi alte taksas la investon de Ĉinio en scienca edukado. Ne estas pro hazardo ke Ĉinio fariĝas avangarda lando pri teknologio, sed simple por tio, ke ĉinoj konscias pri la graveco de sciencoj por la evoluo de socio kaj traktas ĝin kiel prioritato.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments