El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

Kiel ĉinoj ĝuas siajn feritagojn

| 2018-06-15
Bookmark and Share

    Lastatempe multaj ĉinoj jam ekplanis pri kien iri dum la venonta Drakboata Festo, kiu okazas en la kvina tago de la kvina monato laŭ la ĉina luna kalendaro. La ferio por la festo komenciĝis en 2008, kiam la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio difinis, ke la ĉinoj havu tritagajn feriojn dum tri tradiciaj festoj Qingming, Drakboata kaj Mezaŭtuna. Nun multaj ĉinoj ŝatas ekskursi ne nur dum festotagoj, sed ankaŭ en semajnfino.


    Ŝanĝo de ferioj akordiĝas kun reguligo de ekonomia strukturo


    Kun la efektiviĝo de reĝimo pri kunsalajra feriado kaj reformo de ferio-sistemo, ferioj de ĉinoj pliiĝas. Laŭ statistiko, laŭleĝaj kaj semajnfinaj feritagoj en ĉiu jaro kreskis de 60 tagoj en 1980aj jaroj ĝis 115 tagoj nuntempe, okupis pli ol 31% de ĉiu jaro. Tio signifas, ke ĉinoj ferias dum preskaŭ triono de ĉiu jaro.


    "La radikala kialo de la ŝanĝo de feri-sistemo estas pliboniĝo de laborefiko, kiu dependas de scienc- kaj teknologia evoluo." Tion diris prof. Wang Qiyan, direktoro de Esplorcentro pri Distra Ekonomio el Renmin-Universitato de Ĉinio. 



    Ferio rilatas al ekonomia efikeco 


    Ekonomikistoj faris analizon pri distribuo de libertempo, kio montras, ke la distribuo rilatas al industria efikeco kaj pokapa MEP (Malneta Enlanda Produkto).


    En la lastaj 40 jaroj, ŝanĝiĝis ne nur ĉinaj feritagoj, sed ankaŭ ilia labortempo ĉiu-tage. En 2016 la taga averaĝa labortempo de pekinanoj mallongiĝis je 27 minutoj kompare kun tiu antaŭ 20 jaroj. Tio signifas, ke ili havas pli multe da libertempo.


    Pro tio turismo pli kaj pli populariĝas en Ĉinio. Dank' al altrapidaj trajnoj, ĉinoj povas pli bone ĝui feriojn kaj vojaĝi al pli fora loko. 


    Samtempe, vojaĝoj eksterlanden ankaŭ iom post iom populariĝas. En la lastaj jaroj, ĉinaj turistoj fariĝis gravaj konsumantoj en Eŭropo kaj Japanio. Multaj ĉefaj vidindejoj tra la mondo provizas servojn per la ĉina lingvo. Kelkaj ĉinaj kutimoj ankaŭ estis enkondukitaj en kelkaj landoj. Ĉinoj, kiuj vojaĝas eksterlanden, ludas rolon por komunikado inter Ĉinio kaj la mondo. 


Radaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments