El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eksterlanda fakulo: Li ĉiam mirigas la mondon!

| 2018-06-15
Bookmark and Share

    La 9an kaj 10an de junio en Qingdao okazis la 18a Kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de Membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO). Ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis la kunvenon kaj faris tonikan paroladon kun la temo Disvastigi la "ŝanhajan spiriton" por konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco. Lia parolado estigis varmajn diskutojn de fakuloj kaj amaskomunikiloj ĉinaj kaj alilandaj.



    Usona klerulo: Montro de ŝlosila gvida rolo de Ĉinio


    Jon R. Taylor, profesoro pri politikologio el la Universitato St. Thomas en Usono, diris, ke la parolado de ĉina prezidanto Xi en la pintkunveno de ŜKO estis en frapa kontrasto kun la sinteno de usona prezidento Trump en la pintkunveno de Grupo-7, kio montras la ŝlosilan gvidan rolon de Ĉinio en komerco kaj monda administrado.


    Xi esperas, ke ŜKO estos kaj komuna kono kaj kunlabora partnero. Li denove emfazis la vidpunkton, kiun li ofte menciis: kuna gajno per subteno al plurflanka komerco kaj malferma monda ekonomio.


    Krome, prezidanto Xi elmetis proponojn por grandigi la rolon de ŜKO per instigo de regiona kunlaboro, kuna disvolvado, ĝenerala sekureco kaj komuna prospero. La proponoj estas tre gravaj, tamen ili estis preterlasitaj de okcidentaj amaskomunikiloj, kiuj donas atenton al la tumulto de la pintkunveno de Grupo-7.


    La alvoko de Xi pri antaŭenigo de la "ŝanhaja spirito" per novtipaj internaciaj rilatoj de reciproka respekto, ampleksa kunlaboro kaj kuna disvolvo, havos longtempan influon sur la rolo de Ĉinio kaj la skalo kaj membroj de ŜKO.



    Germana ŝtatoficisto: Xi estas rimarkinda defendanto de libera komerco


    D-ro Michael Borchmann, eksa ĉefo de la departemento pri eŭropa kaj internaciaj aferoj en Hesio, Germanio, diris, ke prezidanto Xi Jinping reasertis sian promeson pri tutmondiĝo kaj libera komerco en la pintkunveno de ŜKO en Qingdao.


    Tio ne estas surpriza, ĉar delonge li rolas kiel la plej rimarkinda defendanto de libera komerco. Fakte, lia reasertita vidpunkto estas tre grava, ĉar la mondo ankoraŭ restas en paralizo pro la katastrofo de la pintkunveno de Grupo-7 kaj obstina rezisto de prezidento Trump al tutmondiĝo.


    Estas ĝojinde, ke en la pintkunveno prezidanto Xi faris klaran deklaron oponi protektismon, fortigi kooperadon kaj antaŭenpuŝi la iniciaton "La Zono kaj Vojo".


    Germana amaskomunikilo: Kreskas la influo de ŜKO en la mondo


    La germana ĵurnalo Neues Deutschland raportis en la 9a de junio, ke pro aliĝo de Barato kaj Pakistano al ŜKO en 2017, kreskas ĝia influo en la mondo.


    En la 10a de junio la germana ĵurnalo Der Tagesspiegel komparis la pintkunvenojn de Grupo-7 kaj ŜKO, kiuj okazis preskaŭ samtempe. Streĉa estas la sinteno de landoj en la pintkunveno de Grupo-7, dum la etoso en la pintkunveno de ŜKO estas harmonia. Ĝi raportis, ke en la kunveno ĉina prezidanto Xi alvolis striktigi kunlaboron en la mondo, emfazante la decidon pri konservado de la reguloj de la Monda Komerca Organizo, subteno al plurflanka komerca sistemo kaj disvolvo de malferma monda ekonomio.


    La novaĵ-retejo de la germana gazeto Focus raportis en la sama tago, ke la membrolandoj de ŜKO kovras ĉirkaŭ 40% de la monda loĝantaro kaj 20% de la monda komerco. Post plifortiĝo, ĝi estos sendube pli atentata de la internacia komunumo.


    Meksika erudiciulo: Xi daŭre mirigas la mondon


    D-ro Juan Eugenio Izquierdo, ĉefo de instituto sub Meksika Akademio de Sociala Asekuro, diris, ke Xi daŭre mirigas la mondon.


    En la lastaj jaroj prezidanto Xi daŭre mirigas la mondon. Li akiris fruktojn en ekonomia reformo, kontraŭkorupta batalo, gardado de ŝtata suvereneco, kaj plenumis la promeson, ke Ĉinio akcelas kreskon de la monda ekonomio kaj internacian kunlaboron.


    En diplomatia politiko, li elstare agadas por malfermo de la monda ekonomio, oponas komercan protektismon kaj antaŭenigas harmonion kaj solidarecon en Azio.


    En sia parolado dum la bonveniga bankedo de la pintkunveno, prezidanto Xi komunikis la ideon de malfermo kaj egaleco. Li kunligis la konfucean penson al ŜKO kun la celo fortigi kunlaboron inter membrolandoj de ŜKO. La ideo ne nur taŭgas al la membrolandoj de ŜKO, sed ankaŭ estas lerninda por aliaj landoj, por ke diversaj landoj optimume kunlaboru kaj interkompreniĝu.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments