El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nonggang-vilaĝo: kunvivado kun birdoj

| 2018-06-15
Bookmark and Share


    La vilaĝo Nonggang estas malgranda vilaĝo ĉirkaŭata de montaro en la gubernio Longzhou de Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio, ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Vjetnamio. Ĝi situas proksime de la Ŝtata Naturrezervejo Nonggang, kaj pro tio ĝi havas bonan ekomedion kaj estas "paradizo" de centoj da specoj de birdoj.



    Pli kaj pli multaj homoj venas al la vilaĝo por rigardi kaj foti birdojn. Komence, la vilaĝanoj tute ne zorgis pri tio, kaj ne antaŭvidis, kio okazos poste.



    Tiuj vizitantoj, nomitaj kiel "bird-amikoj", devas manĝi, tranokti, aĉeti vivbezonaĵojn kaj peti helpon de lokanoj por trovi vojon. Do la vilaĝanoj iom post iom rimarkis la mongajnajn ŝancojn ĉe siaj hejmpordoj. En 2017, pli ol 8 mil homoj vizitis la vilaĝon kaj alportis al la lokanoj enspezojn de milionoj da juanoj.



    La granda monprofito alportita de "bird-amikoj" estas neatendita de la vilaĝanoj kaj stimulis ilian entuziasmon pri protektado de ekomedio.





    Ĉirkaŭ 2014, sub la gvidado kaj helpo de la naturrezervejo kaj liuzhou-a birdobserva asocio, la vilaĝo komencis konstruadon de birdobserva bazo. Pli kaj pli multaj vilaĝanoj ekservas al la observantoj. Prosperas la industrio pri birdgardado, birdrigardado, turismo kaj feriado. Multaj vilaĝanoj, kiuj antaŭe pafis kaj manĝis birdojn, nun fariĝis "specialistoj" pri protektado de birdoj.




    "Sen tiom bona arbaro, sen tiuj birdoj, nia vilaĝo ne havus la ŝancon gajni monon per 'birdrigardado'," diris loka forstisto. "La arbaro kaj la birdoj estas niaj trezoroj."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments