El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kanado, Meksikio kaj Usono ricevis rajton kungastigi la Mondpokalan Konkurson de IFFA en 2026

| 2018-06-15
Bookmark and Share


    Kanado, Meksikio kaj Usono ricevis la rajton kungastigi la Mondpokalan Konkurson de Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj (IFFA) en 2026, dum Maroko, kiu kandidatiĝis por la kvina fojo, malsukcesis.


    La 13an de junio, en la 68a kongreso de IFFA, en Moskva Kunveno-Centro, post voĉdonado de 203 kvalifikitaj asocioj de IFFA, la tri landoj, nome Kanado, Meksikio kaj Usono, venkis Marokon per 134 kontraŭ 65, kaj fine ricevis la rajton kune gastigi la Futbalan Mondpokalon en 2026.


    La Futbala Mondpokalo estos unuafoje kungastigata de tri landoj. Post kiam Urugvajo okazigis la unuan Futbalan Mondpokalon en 1930, aliaj Mondpokaloj estis gastigitaj de unu sola lando, krom tiu kungastigita de Japanio kaj Sud-Koreio en 2002.


    Maroko kvarfoje kandidatiĝis por gastigo de la Mondpokalo, tamen ĝi neniam sukcesis. Ĝi estis venkita de Usono unuafoje en 1994 kaj poste de Francio, Germanio kaj Sud-Afriko, respektive en 1998, 2006 kaj 2010. Ĝi neniam rezignis sian klopodon.


    La parolado de la maroka teamo en la kongreso estas sincera kaj kortuŝa. Fervoro de marokanoj pri futbalo, geografia proksimeco al Eŭropo kaj malmultekosta matĉ-spektado estis ĝiaj avantaĝoj, bedaŭrinde ĝi malvenkis en la unua voĉdonado, kaj ne povis iri al la dua proceduro.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments