El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Abonklubo de Vinilkosmo: nepra por ŝatantoj de esperanta muziko!

| 2018-06-19
Bookmark and Share

    Vinilkosmo estas la plej konata eldonejo pri esperanta muziko. Ĝia plurlingva retejo, www.vinilkosmo-mp3.com, estas la plej konvena loko por aĉeti diskojn de esperanta muziko. Antaŭ naŭ jaroj ĝi inaŭguris sian vendejon de bitmuziko: ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/ eblas rete aĉeti bitalbumojn aŭ unuopajn kanzonojn, kaj de kelkaj monatoj ankaŭ la fizikajn diskojn. Post konfirmo de la pago, la aĉetinto ricevas per retpoŝto ligilon por elŝuti la kantojn. Eblas elekti inter la formatoj MP3, OGG kaj FLAC.



    Tamen la plej nova servo de Vinilkosmo estas ankoraŭ ne konata de multaj esperantistoj: ekde 2016 Vinilkosmo havas abonklubon!


    Kio estas ABONKLUBO?


    Vinilkosmo lanĉis novan koncepton: temas pri klubo por aboni esperanto-muzikon laŭ diversaj abonformuloj.


     Kial?


    Lastajn du jarojn la diskeldonejo suferis pro la diskokrizo. Estis drasta disfalo de la vendoj. Vinilkosmo adaptiĝas al la evoluo proponante solvojn por daŭrigi produktadon de esperanto-muziko. Tial en junio 2009, la retejo vinilkosmo-mp3.com kreiĝis por vendi virtulajn albumojn. Sed la vendado de virtualaj albumoj tute ne estas komparebla kun la antaŭa vendado de KD-oj. La nuna epoko lasas la paŝon al la elsendfluo (streaming) por aŭskulti muzikon. Helpe de partnero 1D touch, kiu nun renomiĝas diMusic (Divercities Music), Vinilkosmo sukcesis eniri tiun mondon. Tiu nova afero ne solvos la problemon. Ni bezonas pli da homoj kiuj aktive subtenas esperanto-muzikon. Aboni estas aktive kontribui al esperanto-muziko tiel ke Vinilkosmo povos daŭrigi la produktadon kaj eldonadon.


    Kial diMusic (MuzikDiverseco) ?


    diMusic estas elsendflua platformo dediĉita al la sendependa kulturkreado. Tiu ĉi nekutima kaj justa elsendfluejo strebas reinventi novajn kundividajn regulojn de la valoro en la bita erao por la subteno de la artistoj kaj sendependaj produktistoj. La kutima elsendfluo pagas la artistojn malmultege. Kompareble diMusic  pagas 40-oble pli la artistojn ol Spotify kaj Deezer.


    Ekde la 1-a de junio, ĝi fariĝas diMusic (Muzika Diverseco). Krom la ŝanĝo de nomo, ĉi tiu nova paŝo devus ebligi pli bone organizi la ofertojn, plibonigi la sperton de uzantoj, la teknikan arkitekturon, pli vastan malfermon al tuta Eŭropo... kaj tiel multobligi la uzojn per interfaco reelpensita.


    Reverkado en pluraj etapoj, kiu etendiĝos dum unu jaro por faciligi la adopton kaj ebligi la alvenon de novaj funkcioj (interalie apoj por Android kaj iOS kiuj disponigos al la abonantoj de la Abonklubo la tutan elsendfluan katalogon de diMusic).


    Kiel funkcias?


    Abono validas por unu jaro (periodo de 12 monatoj de dato ĝis dato, ekz. reabono plenumita la 20an de junio 2018 validos ĝis la 20a de junio 2019) kaj necesas renovigi la abonon akurate je sama dato de la sekva jaro por ne havi interrompon de la aliro al la justa elsendfluejo diMusic. Kiam vi aliros diMusic vi havos la kompletan katalogon de Vinilkosmo (pli ol 100 albumoj en esperanto!) La abonantoj profitos ankaŭ pri la katologo de multegaj aliaj sendependaj eldonejoj kun la plej bunteca diverseco kiu famigis ilin (tio estas 50.000 artistoj, 1.000.000 muzik-titoloj, el 7.000 sendependaj eldonejoj).


    Kiujn servojn proponas Vinilkosmo ABONKLUBO ?


    - Aliron al la katalogo de Vinilkosmo laŭ la elekto de la abonformulo kaj laŭ diversaj formatoj disponeblaj (KD, Vinilo, MP3, OGG aŭ FLAC).


    - Aliron al la justa elsendfluejo diMusic. 


    - Surprizajn diversaĵojn kaj donacetojn.


    Kaj kio nun?


    Vizitu la retejon de Vinilkosmo-Abonklubo kaj elektu la membrokategorion plej taŭgan por vi. Bonvenon al la Vinilkosmo ABONKLUBO!


Redaktis Rafael Henrique Zerbetto

surbaze de informoj troveblaj ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments