El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina kompanio administras la Mombasa-Najroban Fervojon laŭ loka maniero

| 2018-06-19
Bookmark and Share

Vagonaroj en Najroba Stacidomo de Mombasa-Najroba Fervojo, en la 3a de junio 


    Mombasa-Najroba Fervojo ligas la havenan urbon Mombasa, en orienta Kenjo, al la ĉefurbo Najrobio. Ĝi ekfunkciis en la 31a de majo 2017 kaj estas la unua fervojo konstruita post la sendependiĝo de Kenjo. La fervojo estis konstruita de Ĉina Voja kaj Ponta Kompanio, kiu respondecas pri ĝia administrado dum 10 jaroj. La tuta fervojo adoptis ĉinan normon, ĉinan teknologion kaj ĉinajn maŝinojn. Ĝi estas internacia fervojo, kiu funkcias laŭ "ĉina normo".


    Por administri fervojon alilande, lokaj homfortaj resursoj estas nepre bezonataj. Laŭ statistiko, nun 1570 lokanoj laboras por Mombasa-Najroba Fervojo, je 70% de la totala nombro de laborantoj. Inter ili estas multaj kenjaj junuloj, kiuj espereble fariĝos la ĉefaj fervojoficistoj en la estonteco.


La 2an de junio, vagonaro veturis sur Mombasa-Najroba Fervojo.


Najroba Stacidomo de Mombasa-Najroba Fervojo


Mombasa Stacidomo de Mombasa-Najroba Fervojo


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments