El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

20-a de junio: Monda Tago de Rifuĝintoj

| 2018-06-20
Bookmark and Share

    La 20-a de junio estas proklamita de UN kiel Monda Tago de Rifuĝintoj. Memore al tiu ĉi dato, UEA kaj la Ĝenerala Sekretario de UN, António Guterres, diskonigis specialajn mesaĝojn adresitajn al la tuta mondo.



    Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20-a de junio 2018


    Unuiĝintaj Nacioj nomis la 20-an de junio Monda Tago de Rifuĝintoj. Ĉi-tage ni aparte memoras la multajn milionojn da homoj forigitaj el siaj hejmoj pro milito, perforto kaj naturaj katastrofoj. Universala Esperanto-Asocio solidariĝas kun multaj aliaj organizaĵoj por atentigi pri la neceso de internacia kunlaboro por alfronti la bezonojn de rifuĝintoj kaj labori por ilia paca kaj sekura reiro al siaj originalaj loĝlokoj, aŭ ilia azilo en la landoj kie ili, senelekte kaj senkulpe, troviĝas.


    Inter la multaj demandoj pli forte alfrontendaj estas la lingva problemo: multaj rifuĝintoj troviĝas en situacioj kie ili ne povas lingve komunikiĝi kun la ĉirkaŭaj homoj, inkluzive de registaraj funkciuloj, instruistoj, medicinistoj kaj krizolaborantoj. Kiel parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto, ni estas aparte konsciaj pri tiu neatento al adekvata alfronto de lingvaj diferencoj.


    Okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj 2018, ni alvokas al registaroj, neregistaraj organizaĵoj, kaj tute aparte al Unuiĝintaj Nacioj mem, alfronti lingvajn demandojn pli rekte kaj en spirito de lingva justeco, nediskriminacio kaj humana kunsento.


    Mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de UN: Monda Tago de Rifuĝintoj 2018


    Kion vi farus se vi estus devigata forlasi vian hejmon?


    Hodiaŭ, pli ol 68 milionoj da homoj tra la mondo estas rifuĝintoj aŭ enlandaj dislokitoj rezulte de konflikto aŭ persekuto. Tiu estas la ekvivalento de la 20-a plej granda lando en la mondo.


    Pasintjare, ĉiun duan sekundon dislokiĝis unu homo. Plejparte en la pli malriĉaj landoj.


    Okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, ni ĉiuj devas pensi pri tio kion ni povas fari por kunhelpi. La respondo troviĝas en unueco kaj solidareco.


    Mi profunde maltrankvilas vidante ĉiam pli da situacioj kie rifuĝintoj ne ricevas la protekton kiun ili bezonas kaj al kiu ili rajtas.


    Ni staras kune aŭ ni malsukcesas.


    Ĉi-jare, la Tutmonda Pakto pri Rifuĝintoj prezentiĝos al la Ĝenerala Asembleo de UN. Ĝi proponas vojon antaŭen kaj rekonas la kontribuojn kiujn rifuĝintoj faras al la gastigantaj socioj.


    Dum daŭras militoj kaj persekutado, daŭros produkto de rifuĝintoj. Mi petas, ke vi memoru ilin okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj.


    Ilia historio estas historio de obstino, persisto kaj kuraĝo. Nia historio estu historio de solidareco, kompato kaj agado.


    António Guterres


Redaktis Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: UEA


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments