El Popola Ĉinio>Amuza Vivo>Moderna Vivo>

100 mil ĉinoj elspezos tri miliardojn da juanoj en Rusio dum la Futbala Mondpokalo

| 2018-06-20
Bookmark and Share


    Jam inaŭguriĝis la Futbala Mondpokalo en Rusio, kiu estas la gastiganto de la mondpokalo plej proksima al Ĉinio, post Japanio kaj Sud-Koreio, kiuj gastigis la Futbalan Mondpokalon en 2002. Pro proksimeco, facila vizakiro kaj belaj pejzaĝoj, multaj ĉinoj profitas la ŝancon por spekti la futbalajn matĉojn kaj turismi en Rusio.


    Pokapa konsumo superos 30 mil juanojn


    Donitaĵoj el turisma retejo montris, ke antaŭvidite dum la Mondpokalo 100 mil ĉinoj vojaĝos al Rusio kaj ilia pokapa elspezo superos 30 mil juanojn, tiel Rusio povos enspezi pli ol tri miliardojn da juanoj. Plejmulto de la ĉinaj vizitantoj al Rusio venas el Ŝanhajo, Pekino, Chengdu, Chongqing, Kunming kaj aliaj urboj. En pokapa konsumado, tiuj el Guangdong, Hebei, Fujian, Guangxi, Pekino kaj aliaj lokoj estas en la unuaj vicoj.


    Kreskas la nombro de futbalŝatantoj al Rusio


    Kompare kun la Mondpokalo en Brazilo antaŭ kvar jaroj, ĉi-jare Rusio allogas pli da ĉinoj. Laŭ donitaĵoj el Ctrip-retejo, ĉi-jare dum Mondpokalo preskaŭ 5 000 ĉinoj vojaĝas al Rusio, kaj la nombro estas dekoble pli multa ol tiu al Brazilo antaŭ kvar jaroj.


    Laboranto el Ecwalk-vojaĝagentejo diris, ke ekde la efektiviĝo de senviza eniro en Rusion, Rusio fariĝis populara celloko de homoj el suda Ĉinio. De junio ĝis oktobro ĉiujare estas ora tempo por vojaĝo en Rusio. Krome, dum la Mondpokalo oni povas spekti ankaŭ sennoktan feston, ruĝvelan feston kaj aliajn karnavalojn. Ĉi-jare la kosto de grupa vojaĝo al Mondpokalo, je pli ol dek mil juanoj, estas je 400% pli alta ol tiu, por ordinara grupa vojaĝo. 


    Rusio enspezos 26 miliardojn da usonaj dolaroj


    Laŭ oficiala prognozo de Rusio, pro gastigo de la Mondpokalo, la ekonomio de Rusio profitos de turisma kresko, granda elspezo por konstruado kaj ĉenefiko de registara investado. Pro la Mondpokalo, en dek jaroj, inter 2013 kaj 2023, la malneta enlanda produkto de Rusio espereble kreskos je 26-30,8 miliardoj da usonaj dolaroj, je 2-2,5% de tiu de la lando.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments