Metroo de Xi'an reaperigas historion
Metroo de la urbo Xi'an beligis siajn vagonojn, per arto inspirita el poemoj de Tang-dinastio (618-907), por ke pasaĝeroj spertu la historion kaj kulturon de la urbo. En la jaro 618, Xi'an, tiam nomita Chang'an, fariĝis ĉefurbo de Tang-dinastio, do ĉi-jare estas la 1400-a datreveno de tiu okazaĵo.
La temo de la metroa vagonaro estas "Eniru en Tang-dinastion", kun ses subtemoj, kiuj montras la prosperon de la urbo, infanan vivon, ekskurson, poemojn kaj tiel plu. Kun tri-dimensiaj bildoj, tradiciaj ĉinaj pentraĵoj kaj modernaj komiksoj, la vagonaro donas unikan sperton al pasaĝeroj.
Redaktoro: Zhao Wenqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat