El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kio estas la "dezerta rizo" de ĉinoj?

| 2018-06-25
Bookmark and Share


    Lastatempe, grupo gvidata de ĉina sciencisto Yuan Longping plantis rizon en dezerto de Dubajo kaj rikoltis pli ol 500 kilogramojn da rizo pomue (muo: ĉina mezurunuo por kampoj, egala al 1/15 de hektaro). Tio estas la unua fojo ke oni sukcese kreskigis rizon en tropika dezerto. 


    Kio estas "dezerta rizo"



    Laŭ la klarigoj de sciencisto, tia rizo estas hibrida specio kiun oni aperigis per la gena tekniko pri enkonduko de salalkal-tolerebla geno de "mara rizo", kaj kreskigis per la efika planttekniko en ĉemara dezerto. Ambaŭ teknikoj vastigis plantadon de rizo en malsamaj medioj.


    Kreivo de ĉinoj


    La grupo de Yuan Longping enkondukis la tiel nomatan "kvardimensian plibonigon" de hibrida rizo en Dubajon: oni utiligis 2 tubojn kun du sensiloj, unu por aŭtomate sendi akvon kaj nutraĵojn al la radikoj de la rizo, kaj la alia por repreni troajn akvon kaj nutraĵojn elpenetrigitajn el la tero por reutiligi ilin. Krome, sur la tersurfaco estas inteligenta sistemo por ŝprucigi akvon, ĝi povas precize regi la kranon kaj pafilon kaj laŭ difinitaj tempo kaj kvanto ŝprucigi akvon kaj nutraĵojn laŭ la sterk-bezono, ter-medio kaj nutraĵ-enteno en malsamaj periodoj de riza kreskado.


    "Kiu nutros ĉinojn?"


    En la 21-a jarcento, "kiu nutros ĉinojn?". Antaŭ 22 jaroj, Lester R. Brown, estro de la usona instituto WorldWatch, faris tiun demandon. Nun ŝajne la respondo estas sufiĉe evidenta: la ĉina hibrida rizo ne nur pli multe vivsubtenis 70 milionojn da homoj en Ĉinio, sed ankaŭ disvastiĝas en kelkdekoj da landoj kaj regionoj, kiel Barato, Vjetnamio kaj Filipinoj.


    La kreivo de ĉinoj feliĉigas la mondon kaj gajnas laŭdon de la mondo.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments