El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Ĉu AI-interpretilo anstataŭos tradukiston?

| 2018-06-26
Bookmark and Share

En Boao-Forumo por Azio 2018, alilanda gasto provas interpretan maŝinon.


    Pro la kresko de turismo eksterlande, la postulo pri interpretado pli kaj pli grandiĝas. Interpretilo kun artefarita inteligenteco fariĝas bona ilo por vojaĝado, sekve grandaj interret-teknologiaj kompanioj eniras la kampon de AI-interpretado. 


    Rapida kresko de la merkato


    En 2017 pli ol 130 milionoj da ĉinoj vojaĝis eksterlanden. Ĉinio fariĝis la plej granda fonto de turistoj por Tajlando, Japanio, Korea Respubliko, Vjetnamio kaj Rusio. Tamen lingva baro daŭre estas la plej granda problemo por turistoj.


    Per AI-interpretilo, fraŭlino Han plenumis sian 7-tagan vojaĝon en Japanio. Ŝi diris: "Antaŭe mi timis turismadon en aliaj landoj, ĉar estas embarase se mi ne povas paroli kaj kompreni lokan lingvon. Nun la maŝino helpas min en interpretado, do mi estas pli trankvila."


    Disvolviĝo kun defioj


    Nun la prezoj de la plejparto de AI-interpretiloj en Ĉinio estas relative altaj. Plejparto de turistoj vojaĝas eksterlanden du- aŭ tri-foje dum jaro. Do la malmulteco de uzado estas unu el la defioj al popularigo de AI-interpretiloj.


    Malĝusta traduko kaj malnatura parolo estas la plej grava problemo de AI-interpretiloj dum estonta evoluo. Tiuj aferoj urĝe postulas plibonigon de AI-interpretiloj.


    Konkuri en malsamaj kampoj


    Ĉu AI-interpretilo anstataŭos homan interpretiston? La respondo estas ne. Fakte en la plej oftaj okazoj oni ne bezonas profesian interpretiston, ĉar ili temas ĉefe pri ĉiutagaĵoj. 


    Do la evoluo de artefarita inteligenteco ne celas anstataŭi homojn, sed helpi ilin pli bone plenumi la laborojn. Maŝina tradukilo ne anstataŭos laborojn de homa tradukisto, sed efektive faciligos ilin.


    Chen Qi, vicprofesoro de Ŝanhaja Fremdlingva Universitato, opinias ke maŝina tradukado regos en la malaltnivela traduka merkato. Homa tradukado estos ĉefe por altnivela merkato, kiu postulas ĝustecon, kiel ekzemple literaturo, juraj kaj medicinaj dokumentoj ktp.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments