El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ni ŝatas mondpokalan futbalkonkurson

| 2018-06-28
Bookmark and Share

    Homoj ŝatas mondpokalan futbalkonkurson, kaj volas sperti la eblecojn alportitajn de la diraĵo: la futbalo estas ronda.


    En ĉiuj rusaj urboj, kie okazas la mondpokalo, videblas okcidentaj futbalŝatantoj surhavantaj sportvestojn de diversaj landoj kaj portantajn valizojn. "Ni zorgas nur pri la rezultoj", la parolo de Onyx, junulo el Marilando de Usono, estas reprezentanteca.


    Laŭ informo publikigita de la Federacio Internacia de Futbala Asocio (FIFA), usonanoj aĉetis preskaŭ 90 mil enirbiletojn al stadionoj, kaj pro tio Usono estas la lando, kiu plej multe aĉetis enirbiletojn krom Rusio. La lando, kiu ne povas partopreni en la mondpokalo ĉi-jare, aĉetis plej multe da enirbiletoj krom la gastiganto-lando, kaj tio montras, ke la mondpokalo vekas ŝaton al futbalo en la tuta mondo.



    Germano veturis per traktoro al Rusio, 82-jara avino vojaĝis de Meksiko al Rusio, kaj senegalanoj aĉetis la plej malmultekostajn enirbiletojn, sidis ĉe anguloj kaj plej laŭte kriis... Oni ŝatas la mondpokalon, kaj volas profunde percepti la pasion al sporto kaj senbridecon de konkurenco kaj sperti la eblecojn alportitajn de la diraĵo: la futbalo estas ronda.


    Rusio, gastiganto de la mondpokalo, havas pli da espero al la konkurso. "Konduktoroj estis trejnitaj por servado kun rideto, policanoj lernis fundamentajn angllingvajn frazojn. Sportejoj estis finkonstruitaj. Pli ol 2,5 milionoj da enirbiletoj estis disvenditaj, kaj hotelaj ĉambroj estis plene rezervitaj jam de unu monato."



    La usona tagĵurnalo Los Angeles Times raportis, ke Rusio preparis sin por la konkurso dum multaj jaroj. Samkiel okazigo de antaŭaj internaciaj sportkonkursoj, la gastiganto klopodas por montri siajn ekonomian forton, urban infrastrukturon, popolon kaj pejzaĝojn.


    La mondo laŭdas Rusion okaze de la granda konkurso. Laŭ brita gazeto New Statesman, rusoj estas varmaj, gastemaj kaj malavaraj. La usona retejo CNBC publikigis videaĵon de eksterlandano pri Rusio. Li diris: "Mia impreso pri Moskvo tute ŝanĝiĝis. Ĝi eble estas unu el la plej bonaj urboj, kiujn mi vizitis." Kresko de interkompreniĝo kaj interŝanĝoj estas aldonita al la sporta festivalo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments